Aŭtonoma Industria Kolonio de Kuzbass

Aŭtonoma Industria Kolonio de Kuzbaso estis komunumo de idealistaj ministoj el Usono, kiuj klopodis helpi al Sovetia Rusio pri evoluigo de minado en Siberio. La kolonio konsideratas la ĝermo de la nuna urbo Kemerovo.

Post venko de la Oktobra revolucio, ministoj signis kunlaboremon por mini karbon en la Kuznecka Baseno (Kuzbass). Lenin ebligis minadon en suda-centra Siberio. Tiel fondiĝis la Autonomous Industrial Colony "Kuzbass" en 1921.

La planon proponis Sebald Rutgers, germana komunisto, William "Big Bill" Haywood, usona gvidanto de Industrial Workers of the World (IWW), kaj Herbert Calvert, inĝeniero kaj iam intendanto de fabriko Ford automobile en Detroit.

Ili formis agentejon Organization Group of American Workers, kiu havis "Kuzbass Bureau" en Novjorko, por rekruti volontulojn. La unuaj koloniistoj alvenis aŭtune kaj somere de 1922. Plej multe ili estis ĉ. 400 laboristoj, sed restis en 1926 nur plenmano da koloniistoj, kies gvidanto iĝis Rutgers. La projekto finiĝis en 1927.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

Morray, J.P., Project Kuzbas: American Workers in Siberia. (New York: International Publishers, 1983).