Aŭtovojo Bonaero - La Plata

La Ruta Nacional 1, konata ankaŭ kiel «Autopista Buenos Aires - La Plata» kaj en Esperanto Aŭtovojo Bonaero - La Plata, kies oficiala nomo estas ekde 2004 Autopista Doctor Ricardo Balbín, ligas la Aŭtovojon 25a de Majo en la urbo Bonaero kun la Provinca Ŝoseo 11 de Bonaero, ĉe la proksimeco de la urbo La Plata, ĉefurbo de la provinco Provinco Bonaero. Ties etendo estas de 50 kilometroj (nome el km 3 al 53). Ĝi havas 2 al 4 relojn por ĉiu direkto en diferencaj zonoj de ties vojo.

Aŭtovojo Bonaero - La Plata sudoriente ĉe la kvartalo La Boca (Bonaero).

En la km 31 troviĝas la ligo kun la Nacia Ŝoseo A004, kiu estas deviga vojo por la turismaj celoj de Mar del Plata kaj de aliaj urboj de la bonaera atlantika marbordo.

La aŭtovojo etendas (de nordoriento al sudoriento) tra la partioj Avellaneda, Quilmes, Berazategui kaj Ensenada, ĉe la Rivero Plata.

(34° 52′ 53.2″ S 57° 57′ 25.4″ U / 34.881444 °S, 57.957056 °U / -34.881444; -57.957056 (mapo))

Eksteraj ligiloj redakti