A-40

aŭtovojo de Adanero al Teruel (Hispanio)

Vidu A40 (apartigilo) por aliaj signifoj

A-40

La A-40 estas hispana aŭtovojo sub konstruo kiu laŭplane startos en la Aŭtovojo A-6, ĉe Adanero, provinco Avilo, kaj finos en Teruel, ligante tiele rekte la sudon de Kastilio-Leono, la centron de Kastilio-Manĉo kaj la sudon de Aragono sen devi pasi tra Madrido.

Kun la aŭtovojoj de Avilo-Salamanko (Avilo - Salamanko) kaj la Mudéjar (Sagunto - Jaca), formos gravan akson kiu ligos la okcidenton de Hispanio kun la Mediteraneo.