En kriptografio la Komplike Kriptada Normo (ang. Advanced Encryption Standard, AES), ankaŭ konata kiel Rijndael, estas bloka kriptiga algoritmo kiu estis aprobita kiel normo de la usona registaro. Ĝi estis profunde testita kiel ĝia antaŭaĵo DES. AES fariĝis nacia usona normo (FIPS) de la usona normoinstituto NIST en novembro 2001 post 5-jara normigo. Longo de la ŝlosilo povas esti 128 aŭ 192 aŭ 256 bitoj. Algoritmo estas uzata en multaj programoj, ekzemple pakilo 7-ZIP.