AKP estas mallongigo por la mondaj regionoj Afriko, Karibio kaj Pacifiko. La termino AKP-ŝtatoj (angle African, Caribbean and Pacific Group of States) priskribas internacian organizaĵon el ĉi-momente 77 ŝtatoj el tiuj tri regionoj - je granda parto eksaj kolonioj de BritioFrancio. Fonda dokumento de la organizaĵo estas la tiel nomata interkonsento de Georgetown, kiu enhavis kontraktajn konsentojn precipe pri ekonomia kunlaboro.

AKP-ŝtatoj
Organisation of African, Caribbean and Pacific States
flago
interregistara organizaĵo
Komenco 1975 vd
Sidejo Bruselo
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
La AKP-ŝtatoj

Esencaj celoj de la organizaĵo estas la stabila evoluo de la membroŝtatoj kaj ilia integriĝo en la mondan ekonomion, kaj la establigo de "nova kaj pli justa monda ordo". Dekomence la ekonomia kunlaboro de la membroŝtatoj kun la Eŭropa Unio (EU) aparte gravis. La 28-an de februaro 1975 reprezentantoj de la AKP-ŝtatoj kaj la tiama Eŭropa Komunumo, la nuna Eŭropa Unio, en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando en okcidenta Afriko, subskribis konvencion je intensa kunlaboro, kiu estis nomita Konvencio de Lomeo laŭ la subskriboloko. Pluraj postaj konvencioj (konvencioj de Lomeo I ĝis IV) aktualigis kaj detaligis la kunlaboron. Tiu konvencio estas la plej granda monda ekzemplo de ekonomia kunlaboro inter "nordo" kaj "sudo". Posteulo de la konvencio de Lomeo, kiu finiĝis la 28-an de februaro 2000, estas la "konvencio de Kotonuo", subskribita la 23-an de junio 2000 en la benina ekonomia ĉefurbo Kotonuo.

Dum la lastaj jaroj la AKP-ŝtatoj ampleksigis sian fokuson de kunlaboro kun la Eŭropa Unio al la tuta monda ekonomio, kaj realigis plurajn projektojn ene de la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO).

La AKP-ŝtatoj estas redakti

en la regiono Afriko redakti

en la regiono Karibio redakti

en la regiono Pacifiko redakti

Administrado redakti

La AKP-ŝtatogrupo havas ĝeneralan sekretariejon kun sidejo en Bruselo (Belgio). Plia oficejo ekzistas en Ĝenevo (Svisio).

Institucioj de la AKP-ŝtatogrupo estas:

  • Konsilio de Ministroj (angle Council of Ministers)
  • Komitato de Ambasadoroj (Comitee of Ambassadors)
  • AKP-Parlamenta Asembleo (ACP Parliamentary Assembly)
  • Komuna Parlamenta Asembleo (Joint Parliamentary Assembly) - ĝia 13-a sesio okazas inter la 23-a kaj 28-a Junio 2007 en Wiesbaden (Germanio)
  • AKP-EU-Konsilio de Ministroj (ACP-EU Council of Ministers)
  • AKP-EU-Komitato de Ambasadoroj (ACP-EU Comitee of Ambassadors)
  • Centro por Evoluo de Komerco (Centre for the Development of the Enterprise)
  • Teknika Centro por Agrikultura kaj Malurba Kunlaboro (Technical Center for Agricultural and Rural Cooperation)

Ĝenerala sekretario de la AKP-ŝtatogrupoj ekde la jaro 2010 estas Mohamed Ibn Chambas el Ganao.

Antaŭaj ĝeneralaj sekretarioj estis:

  • John Kaputin, Papuo-Novgvineo (2005 ĝis 2010)
  • Jean-Robert Goulongana, Gabono (2000 ĝis 2005)
  • Ng´andu Peter Magande, Zambio (1996 ĝis 2000)
  • Ghebray Berhane, Etiopio (1990 ĝis 1995)
  • Edwin W. Carrington, Trinidado kaj Tobago (1985 ĝis 1990)
  • Thomas Okelo-Odongo, Kenjo (1980 ĝis 1985 )
  • Tieoule Konate, Malio (1976 ĝis 1980)

Eksteraj ligiloj redakti