ARIA

japana mangaserio

ARIA (アリア [Aria], laŭvorte: ario) estas mangao de la japana manga-verkistino Amano Kozue en la ĝenro sekco de vivo, kiu origine estis eldonata sub la titolo AQUA [Akua]. Ĝi estas seriigata en "Comic Blade", ĉiumonata magazino de "Mag Garden".

ARIA
Originala titolo アリア [Aria]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro sekco de vivo, sciencfikcio
Mangao
"
AQUA"
Aŭtoro Amano Kozue
Publikiginto Enix (eksa), Mag Garden (nuna)
Por kiu ŝonen, ŝoĝo
Magazino Monthly Stencil
Aperdatoj 2001 — 2002
Volumoj 2
Mangao
ARIA
Aŭtoro Amano Kozue
Publikiginto Mag Garden
Por kiu ŝonen
Magazino Monthly Comic Blade
Aperdatoj 10a de novembro 2002
aprilo 2008
Volumoj 12
Animeo (tv)
ARIA La Animeo (serio 1)
Originala titolo Aria the Animation (Season 1)
Reĝisoro(j) Sato Ĝuniĉi
Studio(j) Hal Film Maker
Televidaj retoj TX Network (TXN)
Aperdatoj 5a de oktobro 2005
28a de decembro 2005
Epizodoj 13
Animeo (tv)
ARIA La Natura (serio 2)
Originala titolo Aria the Natural (Season 2)
Reĝisoro(j) Sato Ĝuniĉi
Studio(j) Hal Film Maker
Televidaj retoj TX Network (TXN)
Aperdatoj 2a de aprilo 2006
26a de septembro 2006
Epizodoj 26
Animeo (ova)
ARIA La OVA: Arietta
Originala titolo Aria the OVA: Arietta
Reĝisoro(j) Sato Ĝuniĉi
Studio(j) Hal Film Maker
Scenaro Sato Ĝuniĉi
Aperdatoj 21a de septembro 2007
Daŭro 30 min.
Animeo (tv)
ARIA La Origino (serio 3)
Originala titolo Aria the Origination (Season 3)
Reĝisoro(j) Sato Ĝuniĉi
Studio(j) Hal Film Maker
Televidaj retoj TX Network (TXN)
Aperdatoj 8a de januaro 2008
31a de marto 2008
Epizodoj 13 + 1 DVD-bonuso
vdr

La unua manga-serio, nomata AQUA, estis seriigita en ĉiumonata magazino "Gekkan Stencil" de "Enix" (nun "Square Enix") ekde aprilo 2001 ĝis oktobro. Kiam la verkistino transiris al "Mag Garden", ŝi komencis la sekvan serion ARIA en magazino "Comic Blade" ekde aprilo 2002 ĝis aprilo 2008. Estis elsenditaj la animea serio "ARIA La Animeo" ekde decembro 2005, la dua anime-serio "ARIA La Natura" ekde aprilo 2006 kaj la tria serio "ARIA La Origino" ekde januaro 2008 ĝis aprilo. Programaro por PS2 "ARIA The NATURAL ~Toi Yume no Mirage~" estas vendata ekde septembro 2006.

Rakonto redakti

ARIA ludas ĉ. 2301 p.K. en la 24-a jarcento, ĉe la planedo Akŭa (AQUA, japane: アクア [Akua]), estinta Marso, kiu estis terformigita en loĝeblan planedon kun oceanoj kovrantaj 9 dekonojn de la Marsotero pro degelo de glacioj de du polusoj en la terformigo.

La urbo Nova Venecio (ネオ・ヴェネツィア [Neo Venecia]), en kiu okazas la rakonto, estas transigita el Venecio de la Tero (nomata "Man-Home" [Man Hōmu] — hejmo de homoj) kun historiaj konstruaĵoj kaj tradiciaj eventoj.

La ĉefrolulino Akari estas lernanta gondolistino de Kompanio ARIA, unu el la tri plej popularaj gondolaj kompanioj de la urbo. Ŝi trejnas por iĝi profesia gondolisto, kiujn oni nomas undinoj (undine).

La stilo de ARIA estas tre kvieta, kiel devas esti "sekco de vivo". Ĝi vigle desegnas vivojn de Akari kaj ŝiaj geamikoj. Ĝia tono estas tre simila al tiu de Jokohama Kajdaŝi Kiko.

Roluloj redakti

Undinoj redakti

  • MIZUNAŜI Akari (水無 灯里 [Mizunaŝi Akari])
Sejuo — Hazuki Erino

Denaskulo de "Man-Home" (Tero). Akari estas senĉagrena knabino, kiun oni malofte trovas kolera aŭ konsternita. Ŝi estas desegnita kiel romantika kaj ŝajnas, ke ŝi trovas ĝojon en aĵoj aŭ eventoj, kiujn aliaj personoj pensus banalaj.

Ŝia kvieta konduto familiarigas multajn personojn kiujn ŝi renkontas. Ŝi amikiĝas tre facile, kaj povas afable konversacii eĉ kun tutaj fremduloj. Ŝi laboras en la kompanio ARIA. Kiam la serio komencis, ŝi estis lernanto, poste ŝi pasis ekzamenon kaj iĝis duon-kvalifikito. Ŝi loĝas ĉe 3-a etaĝo de la domo de la kompanio ARIA.

Interjekcioj 'Hahi' (en miro) kaj 'Hohe' (en admiro) oftas en ŝiaj paroloj.

  • Alisia FLORENS (Alicia Florence, アリシア・フローレンス, [Ariŝia Furōrensu])
Sejuo — Ohara Sajaka

Pliaĝa undino ol Akari, la alia membro de la kompanio ARIA, kiu havas nur du laborantojn. Ŝi estas Prima (tute-kvalifikita undino) kaj estimate titolita kiel la Blanka Feino, unu el La Tri Akvaj Feinoj' de Nova Venecio. Ŝi estas karesema kaj estimata kiel patrino de Akari. Ŝi ofte diras "ara ara" kaj ofte ridetas "ufufu". En la mangao, ŝi estas tre drinkema. Ŝia hobio estas poŝtaj mendoj per katalogo.

  • Ajka S. GRANĈESTA (Aika S. Granzchesta, 藍華・S・グランチェスタ [Aika esu guranĉesuta])
Sejuo — Sajto Ĉiŭa

La kara amiko de Akari sur Akŭa. Akari estas undino de la kompanio Himeja, la plej malnova gondola kompanio. Ĉar ŝi estas filino de proprietulo de la kompanio, ŝi estas heredonto de Himeja. Ajka ofte parolas en afabla kaj senpinta konduto, kaj intence dehakas romantikajn komentojn de Akari kun "{lang|ja|恥ずかしいセリフ禁止!}" ([hazukaŝii serifu kinŝi], laŭvorte: Embarasaj komentoj estas malpermesitaj). Malgraŭ malsameco de siaj kompanioj, ŝi kamaradas bone kun Ajka kaj poste kun Alis. En infaneco, deprimita ŝi estis kuraĝigita de Alisia, kiu estis lernanta undino, kaj ŝi decidis iĝi undino kiel Alisia, kiun ŝi tre admiras.

  • Akira E. FERARI (Akira E. Ferrari, 晃・E・フェラーリ [Akira Ī Ferāri])
Sejuo — Minagaŭa Ĝunko

Undino de la kompanio Himeja ŝi estas titolita kiel la Karmezina Rozo unu el La Tri Akvaj Feinoj de Nova Venecio. Ŝi estas moknomata "la Demona Instruisto" pro ŝia malmilda trejno kaj ankaŭ ŝia laŭteco kaj malafableco. Ŝi estas ununura laboranto en Himeya kiu povas senĝene interrilati kun Ajka, kvankam aliaj laborantoj de Himeya glacie rilatas kun ŝi pro tio, ke Ajka heredos la kompanion. Ŝi havas multe da admirantoj inter siaj klientoj, tamen plimulto el ili estas virinoj. Ŝia ofta diro estas すわっ! [suŬA!], la verkanto uzas ĝin kiel onomatopeon, kiam ŝi laŭtas.

  • Alis KAROL (Alice Carroll, アリス・キャロル [Arisu kjaroru])
Sejuo — Hirohaŝi Rjo

Undino-lernantino de la Oranĝ Planet. Ŝi unue aperis kiel tre glacia juna knabino, tamen ŝi estas efektata per optimisma humoro de Akari kaj lumigata laŭ disvolviĝo de la serio. Ŝi havas bonan gondolo-konduk-teknikon kvankam ŝi estas nur 14-jaraĝa. Ŝi trejnas gondolo-kondukon iradante al lernejo. Ŝi amikiĝis kun Akari kaj Ajka, kiam hazarde ili renkontiĝis dum ŝi trejniĝas sole.

  • Atena GLORI (Athena Glory, アテナ・グローリィ [Atena Gurōri])
Sejuo — Kawakami Tomoko, Kawai Eri (kantono)

Undino de la Oranĝ Planet, titolita kiel la Ĉiela Kanto, unu el La Tri Akvaj Feinoj de Nova Venecio. Ŝi loĝas en la sama ĉambro kiel Alis. Ŝi ĉiam zorgas pri Alis, kiu estas tenata distancojn de aliaj gondolistoj. Ŝi estas malatenta kaj ofte falas, tamen estas tre bona gondolisto kaj kantisto, ŝi eĉ estas konata kiel la plej bona kantisto inter la gondolistoj de Nova Venecio.

Salamandroj redakti

  • IZUMO Akacuki (出雲暁 [Izumo Akacuki])
Sejuo — Noĝima Hirofumi, Sampe Juko (infanece)

Duon-kvalifikito de salamandro (klimato-regulanto) kun vosto de poneo. Li estas la unua gasto de Akari kiel duon-kvalifikito. Li estas amiko de Ŭudi kaj Al ekde kiam ili estis infanoj. Akacuki sopiras Alisia, sed ŝi miskomprenis, ke Akacuki ŝatas Akari.

Gnomoj redakti

  • Alberto PIT (Albert Pitt,アルバート・ピット [Arubāto Pitto]), mallonge: Al
Sejuo — Ŭatanabe Akeno

Al estas gnomo, kiu vivas en subtero, regulas graviton de Akŭa por ke ĝi estu la sama kiel sur la Tero. Li ŝajnas infano kaj estas malalta, tamen li estas 19-jaraĝa, ĉar Gnome-oj estas ĝenerale malaltaj. Li evoluigas rilaton kun Ajka.

Bestoj redakti

  • Aria POKOTEN (アリア・ポコテン, [Aria Pokoten])

Maskoto kaj samnomulo de la kompanio ARIA. Li estas blanka grasa (10kg) kato el la planedo Akŭa. Li estas nomata "Prezidanto Aria". Ĉiuj undinaj kompanioj havas kato-prezidenton kun bluaj okuloj, ĉar katoj kun bluaj okuloj estas konsiderataj feliĉa simbolo sur Akŭa.

Rilato al Esperanto redakti

En epizodo 9 de la animea serio "ARIA La Origino" (serio 3) la rolulino Alis Karol (sejuo — Hirohaŝi Rjo) kantas en Esperanto.

Vesperruĝo, fluas en ondetoj.
Ĝi estas kiel la kanto, bela kanto de feliĉo.
Ĉu vi rimarkis birdojn, portanta afableco?
Super la maro flugas, ili flugas kun amo.
Oranĝa ĉielo emocias mian spiriton.
Stelo de l'espero, stelo lumis eterne.
Lumis eterne.

Eksteraj ligiloj redakti