ARKive estas tutmonda iniciato cele "helpi la konservadon de la mondaj minacataj specioj, pere de la povo de de la natura bildaro",[1] kion ĝi faras per lokigo kaj arigado de filmoj, fotoj kaj aŭdobendoj de tutmondaj specioj ene de centrigita cifereca arkivo.[1] Ties nuna prioritato estas kompletigo de son-vidaj profiloj por la ĉ. 17,000 specioj en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[1]

Tiu projekto estas initiato de Wildscreen, brita eduka neprofita organizo,[2] baze en Bristolo.[3] La teknika platformo estis kreite de Hewlett Packard, kiel parto de la prograno de HP por ciferecaj laboratorioj kaj scienca programo.[4]

ARKive havas la apogon de ĉefaj konservadismaj organizoj, kiaj BirdLife International, Naturprotekto Internacie, Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN), la Monda Konserveja Observa Centro de Unuiĝintaj Nacioj (UNEP-WCMC), kaj la WWF,[1] same kiel ĉefaj akademiaj kaj sciencaj institucioj, kiaj la Muzeo pri natura historio de Londono; Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono; kaj la Smithsonian Institution.[1] Ĝi estas membro de la Instituta Konsilantaro de Vivenciklopedio.[1]

Du bildujoj de ARKive por Google Earth, montrantaj endanĝeritajn speciojn[5] kaj speciojn de la Golfo de Meksiko[5] estis produktita de Google Earth Outreach. La unua el tuj estis lanĉita en aprilo de 2008 fare de la patrono de Wildscreen, Sir David Attenborough.[6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 About ARKive. ARKive. Arkivita el la originalo je 2011-07-01. Alirita 12 July 2011. Arkivigite je 2011-07-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-01. Alirita 2014-01-07.
  2. EW charity, 299450, Wildscreen
  3. Wildscreen - About. Arkivita el la originalo je 2013-08-21. Alirita 12a Julio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-21. Alirita 2021-09-09.
  4. HP Labs : Solutions and Services Research : Technology for Services : Services for Digital Publishing : ARKive. Hewlett-Packard. Arkivita el la originalo je 2011-01-20. Alirita 12a Julio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-20. Alirita 2014-01-07.
  5. 5,0 5,1 Google Earth Outreach. Google Search. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 12a Julio 2011.
  6. Attenborough launches Wildscreen's Google Earth Layer - Press release 10a Apr 08 - ARKive. Wildscreen (2008-04-10). Arkivita el la originalo je 2012-03-17. Alirita 12a Julio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-17. Alirita 2014-01-07.

Eksteraj ligiloj redakti