ATP (transporta traktato)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon ATP.

La transporta traktato ATP (france Accord relatif aux transports internationaux de denrées périssables et aux engins spéciaux à utilisier pour ces transports, en Esperanto "interkonsento pri la internacia transportado de facile putrigeblaj nutraĵoj kaj pri specifaj veturiloj utiligindaj por tiaj transportoj") en 1970 gvide de la Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo interkonsentiĝis inter diversaj eŭropaj ŝtatoj. Kiel indikas la traktata nomo, ĝi reguligas la kondiĉojn, je kiuj internacie transportendas facile putriĝantaj nutraĵoj - kutime en malvarmigita (super 0 celsiusaj gradoj) aŭ frostigita (sub 0 celsiusaj gradoj) formo.

Eksteraj ligiloj redakti