A Book of Mediterranean Food

A Book of Mediterranean Food (Libro pri Mediteranea manĝo) estis influa kuir-libro skribita de Elizabeth David en 1950, ŝia unua, kaj eldonita de John Lehmann. Post jaroj de porciumado kaj aŭstereco, la libro revenigis lumon kaj koloron al la angla kuirarto, kun simplaj freŝaj ingrediencoj, de la sperto de David pri mediteranea kuirado vivante en Francio, Italio kaj Grekio. La libro estis ilustrita de John Minton, kaj la ĉapitroj estis enkondukitaj per citaĵoj de famaj verkistoj.

A Book of Mediterranean Food
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Elizabeth David
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1950
Eldonejo John Lehmann
vdr

Tiutempe multaj ingrediencoj apenaŭ estis troveblaj, sed la libro estis rapide agnoskita kiel serioza, kaj ene de kelkaj jaroj ĝi profunde ŝanĝis la kuiradon kaj manĝkutimojn de la angloj.