A brief history of time

anglalingva libro far Stefano Hawking

A Brief History of Time: From the Big Bang to Black Holes estas libro pri teoria kosmologio verkita de angla fizikisto Stephen Hawking.[1] Ĝi unue estis publikigita en 1988. Hawking verkis la libron por legantoj, kiuj ne havis antaŭajn sciojn pri fiziko kaj homoj interesataj lerni ion novan pri interesaj temoj.

A Brief History of Time: From the Big Bang to Black Holes
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stephen Hawking
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1988
Eldonejo Bantam Books
Ĝenro vulgarigo de sciencoeseo
vdr

En Mallonga Historio de la Tempo, Hawking skribis en ne teknikaj terminoj pri la strukturo, origino, disvolviĝo kaj eventuala sorto de la Universo, kiu estas la studobjekto de astronomio kaj moderna fiziko. Li parolas pri bazaj konceptoj kiel spaco kaj tempo, bazaj konstruaj elementoj, kiuj konsistigas la Universon (kiel kvarkoj) kaj la fundamentaj fortoj, kiuj regas ĝin (kiel gravito). Li skribis pri kosmologiaj fenomenoj kiel la Praeksplodo kaj nigraj truoj. Li diskutas du gravajn teoriojn, ĝeneralan relativecon kaj kvantuman mekanikon, kiujn modernaj sciencistoj uzas por priskribi la Universon. Fine, li parolas pri la serĉo de unuiga teorio, kiu priskribas ĉion en la Universo en kohera maniero.

La libro fariĝis furorlibro kaj vendis pli ol 25 milionojn da ekzempleroj. [2]

Referencoj kaj noto redakti

  1. A Brief History of Time estas bazita sur la scienca artikolo J. B. Hartle; S. W. Hawking (1983). "Wave function of the Universe". Physical Review D. 28 (12): 2960. Bibcode: 1983PhRvD..28.2960H. doi:10.1103/PhysRevD.28.2960.
  2. McKie, Robin. "A brief history of Stephen Hawking". Cosmos. Alirita la 13an de Junio 2020.