A fiya del xastre
A fiya del xastre (en Esperanto la filino de la tajloro) estas mallonga filmo de 2011. Temas pri la unua filmo de fikcio kiu registriĝis en la galega-asturia lingvo. Ĝi estis reĝisorita de Marisa López Diras en kelkaj lokoj de Grandas de Salime.
A fiya del xastre | |
---|---|
mallonga filmo | |
Originala titolo | A fiya del xastre |
Originala lingvo | Galician-Asturian |
Kina aperdato | 2011 |
Intrigo redakti
La historio rakontas pri kudristino kiu kaŝas en la vestaĵoj faritaj de ŝi fasketojn de herboj kun kiuj sorĉalvokas la bonan sorton kaj realigas la dezirojn de homoj. Je iu okazo ŝi protektas junulon sen loko kie pasi la nokton kaj teksas por li jakon kun unu el tiuj branĉetoj. Sekvatage sciiĝas la novaĵo ke la Ĝendarmaro marŝas serĉe de viro fuĝita. Post kelkaj jaroj, la kudristino ricevas iun tagon leteron kun unu sola vorto, "dankon".
Scenaro redakti
La scenaro de A fiya del xastre inspiras sin el rakonto de egala titolo kiu gajnis la Premion Xeira 2007 por mallongaj rakontoj.[1]
Rolularo redakti
- Elsa Pérez García: Filino de la tajloro
- Jose Alberto R. Andreolotti: Tajloro
- Rodrigo Pérez González: Kuriero
- Lucía Sánchez García-Conde: Kromaktoro
- María Luisa Rodríguez Álvarez: Balbina
- Luis M. Suárez: Fremdulo
- Elena Pérez González: Vendisto
- Avelino López Ledo: Barbiro
- Marisa López Diras: Rakontanto
Premioj redakti
Eldono en DVD redakti
A fiya del xastre oni eldonis en DVD en Espiga 2012 eldonita de Gonzali Produktadoj.
Referencoj redakti
- ↑ Cascudo, T.. "A fiya del xastre", la historia galardonada de la costurera tejedora de buenos deseos. Alirita 1a de februaro de 2017.
- ↑ “A fiya del xastre” premio del públicu nel 1º Certamen de curtiometraxes sobre cine rural de Saldaña.
Eksteraj ligiloj redakti
- Prezento de A fiya del xastre Onda Radio Televidilo
- Premiero en Cangas del Narcea de la mallongaĵo “A fiya del xastre” De acebo y jara