Abadía

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Abadía estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 338 loĝantoj sur areo de 44,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km².

Abadía
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Poŝtkodo 10748
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro David Gordo Caballero
Demografio
Loĝantaro 338  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 15′ N, 5° 58′ U (mapo)40.25-5.9666666666667Koordinatoj: 40° 15′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 442 m [+]
Areo 44,85 km² (4 485 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abadía (Ekstremaduro)
Abadía (Ekstremaduro)
DEC
Abadía
Abadía
situo en Ekstremaduro
Abadía (Hispanio)
Abadía (Hispanio)
DEC
Abadía
Abadía
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abadía (Cáceres) [+]
vdr

Situo redakti

Abadía estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 447 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 30 km de Plasencia, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 45,08 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio redakti

La municipa teritorio de Abadía limas kun:

Hidrografio redakti

Tra la vilaĝo trapasas la rivero Ambroz, kiu nomigas la komarkon. Ĉe la rivero estas konstruita natura naĝejo kaj distrejo.[1]

Demografio redakti

Abadía evoluis je sia populacio laŭlonge de la historio:[2]

Demografia evoluo de Abadía inter 1857 kaj 2007
1857 1860 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970
377 310 367 400 386 439 483 406 457 536 632 506 508
1981 1991 1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2007
300 275 283 278 271 276 282 297 290 288 277 321

Historio redakti

La eko de la vilaĝo estas necerta.[3] La arkeologiaj restaĵoj plej antikvaj apartenas al romia vilao rilata kun Cáparra, kvankam estas informoj pri la vetones (vetonoj) antaŭromia popolo kiu loĝis tiujn terojn. Poste la islamanoj konstruis fortikaĵon eble modifita laŭ la paso de la tempo. Post la rekonkero fare de kristanoj la teroj kaj konstruaĵoj tre verŝajne estis donataj al la Ordeno de la Templanoj.

Dum la 12-a jarcento iĝis abatejo de Cistercianoj, de kio devenas la nomo de la vilaĝo. La unua skriba referenco de la abadía (abatejo), nomita ankaŭ Sotofermoso, estas de papa buleo proklamita de Aleksandro la 3-a en Benavente la 7-an de aŭgusto de 1168.[4]

En 1260 Alfonso la 10-a konstituis en la abatejo senjorlandon sendependan de Granadilla. Tiam oni konstruis la aktualan vilaĝon. En 1444, post la alveno de Fernán Álvarez de Toledo, grafo de Alba, la cisterciana abatejo ampleksiĝis ĝis iĝi la aktuala Palaco de Sotofermoso. Poste gastos en la palaco gravuloj kiaj Lope de Vega kaj Garcilaso de la Vega.

Vidindaĵoj redakti

Palaco de Sotofermoso redakti

La palaco de Soto Fermoso estis konstruita origine kiel fortikaĵo de templanoj, poste iĝis la cisterciana abatejo kaj poste la palaco de la Familio de Alba. Ĝi apartenis al la Duklando de Alba de Tormes ekde mezo de la 15-a jarcento ĝis komenco de la 20-a jarcento.

La konstruaĵo kvadratforma troviĝas en bela loko. La korto estas mudeĥara duetaĝa kaj formata de duobla serio de kvin arkoj en ĉiu flanko kun heraldikaj blazonoj de la Familio de Alba en la anguloj. Ĉirkaŭ tiu korto distribuas la ĉambroj.

La ĝardeno de la palaco estis de la Renesanco kaj estis kreata laŭ mendo de Fernando Álvarez de Toledo y Pimentel, duko de Alba. En ĝi miksiĝis verkoj de arkitekturo kaj skulptarto, pentraĵoj, stukoj kun diversaj specoj vegetalaj kaj akvartefaraĵoj. En la aktualo troviĝas ege damaĝita kaj konserviĝas nur kelkaj partoj de la ĝardeno, kiel la statuo de Andromedo.

La palaco estis iam kultura kaj arta centro ege grava, krom literatura akademio de italoj kaj flandroj, kie gastiĝis artistoj kiaj Garcilaso de la Vega kaj Lope de Vega. Ĝi estas Nacia Monumento ekde 1931. Nune estas nur kampardomo.

Aliaj redakti

Referencoj redakti

  1. El agua y la nieve[rompita ligilo] Valle del Ambroz
  2. Cifras de población y Censos demográficos Arkivigite je 2015-05-26 per la retarkivo Wayback Machine INE
  3. Historio de Abadía Ayuntamiento de Abadía
  4. Historio de Abadía Arkivigite je 2009-01-07 per la retarkivo Wayback Machine Valle del Ambroz

Eksteraj ligiloj redakti