Abasida invado de Malgranda Azio (782)

La Abasida invado de Malgranda Azio en 782 estis unu el la plej grandaj militoperacoj faritaj de la Abasida Kaliflando kontraŭ la Bizanca Imperio. La invado estis ekigita kiel montro de la Abasida militforto sekve al serio de bizancaj sukcesoj. Estrita de la Abasida her-ŝajniganto, nome la estonta Harun al-Raŝid, la Abasida armeo atingis tiom for kiom ĝis Ĥrisopolo aŭ Skutari, tra la markolo Bosporo el la bizanca ĉefurbo, Konstantinopolo, dum duaranga forto militiris okcidentan parton de Malgranda Azio kaj venkis la bizancajn fortojn tie. Ĉar Harun ne intencis ataki Konstantinopolon kaj ne havis ŝipojn por fari tion, li revenis.

La Bizancanoj, kiuj dume estis venkintaj la truparon lasitan por sekurigi la retirigon de la Abasida armeo en Frigio, kapablis kapti la aremon de Harun inter siaj konverĝantaj fortoj. La dizertado de Armena generalo Tatzates, tamen ebligis ke Harun rehavu la venkan parton. La Abasida princo petis batalpaŭzon kaj haltigis la alt-rangan bizancan senditaron, kiu inkludis gravulojn kiaj la ĉefministro de la imperiestrino Irene nome Staurakios. Tio devigis Irene interkonsenti al trijara batalpaŭzo kaj pagi fortan ĉiujaran tributon. Irene tiam fokusigis sian atenton al Balkanio, sed la milito kontraŭ la araboj pluiĝis en 786, ĝis pliiĝanta araba premo kondukis al alia batalpaŭzo en 798, laŭ terminoj similaj al tiu de 782.

Bibliografio redakti

  • Brooks, E. W. (1923). "Chapter V. (A) The Struggle with the Saracens (717–867)". The Cambridge Medieval History, Volume IV: The Eastern Roman Empire (717–1453). Cambridge, United Kingdom: Cambridge University Press. pp. 119–138. OCLC 490614728.
  • Canard, Marius (1926). "Les expéditions des Arabes contre Constantinople dans l'histoire et dans la légende". Journal Asiatique (208): 61–121. ISSN 0021-762X.
  • Kennedy, Hugh N., eld. (1990). The History of al-Ṭabarī, Volume XXIX: Al-Mansur and al-Mahdi, A.D. 763–786/A.H. 146–169. Albany, New York: State University of New York Press. ISBN 0-7914-0142-1.
  • Kennedy, Hugh N. (2001). The Armies of the Caliphs: Military and Society in the Early Islamic State. London: Routledge. ISBN 978-0-203-45853-2.
  • Lilie, Ralph-Johannes (1996). Byzanz unter Eirene und Konstantin VI. (780–802). Frankfurt am Main, Germany: Peter Lang. ISBN 3-631-30582-6.
  • Makripoulias, Christos (2002). "Campaign of the Arabs in Asia Minor, 781-82". Encyclopedia of the Hellenic World, Asia Minor. Athens, Greece: Foundation of the Hellenic World. [1] Alirita la 15an de Marto 2012.
  • Mango, Cyril; Scott, Roger (1997). The Chronicle of Theophanes Confessor. Byzantine and Near Eastern History, AD 284–813. Oxford, United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-822568-7.
  • Treadgold, Warren T. (1988). The Byzantine Revival, 780–842. Stanford, California: Stanford University Press. ISBN 0-8047-1462-2.