Abatejo de Chevetogne

La Abatejo de Chevetogne, kun la oficiala franca nomo Monastère de l'Exaltation de la Sainte Croix (Monaĥejo de la Laŭdego de la Sankta Kruco), foje ankaŭ nomata Monaĥejo de la Unio) estas monaĥejo de benediktanoj de bizanca kaj latina ritoj kiu situas en Chevetogne (komunumo Ciney, je 20 km de Dinant, Belgio). La monaĥa komunumo instalis sin en Chevetogne en 1939, unue en priorejo kaj poste en abatejo ekde 1990. La monaĥoj de tiu abatejo fariĝis referenco rilate al rusaj, grekaj ortodoksaj liturgiaj kantoj. La abatejo ankaŭ povas akcepti gastojn (ankaŭ grupoj) por kelkaj tagoj. Fine, la abatejo produktas kaj surmerkatigas metiistajn objektojn, incensojn, religiajn librojn kaj kompaktdiskoj kun liturgiaj ĉantoj[1], ĉar ĝia koruso estas konata pro la aŭtenta kantado de tiuj ĉantoj.

Abatejo de Chevetogne.

La monaĥejo prezentas la proprecon ke ĝi disponas pri du preĝejoj: unu por la liturgio laŭ roma rito kaj alia por la liturgio laŭ bizanca rito. La fondinto de la monaĥejo, nome la benediktano Lambert Beauduin (1873 - 1960)[2] volis, ke tiu abatejo sin dediĉu al la ekumenismo, kvankam la komunumo preskaŭ nur konsistas el katolikaj monaĥoj rekte ligitaj (ekstra congregationes) al la benedikta konfederacio.

Historio redakti

Ĝi estis fondita en 1925 kiel "reunuiga monaĥejo"[3] en Amay-sur-Meuse, Belgio, fare de la benediktano Lambert Beauduin (1873 - 1960)[2]. Ekde 1939 la komunumo situas en la vilaĝo Chevetogne. La Abatejo de Chevetogne estas internacia laŭ du aspektoj:

Ekumenismo en Chevetogne

La ekumena vokiteco de la abatejo tradukiĝas en la disvolviĝo de la celebradoj. La monaĥoj estas dividataj en du liturgiaj grupoj, la unu okazigante laŭ la tradicio de roma (okcidenta) rito, la alia laŭ la tradicio de la bizanca rito. La specifeco de la monaĥa projekto de Chevetogne rilatas al la du ritoj kiuj estis adoptitaj kun la celo repacigi trans konfesiaj baroj la orientajn kritstanojn kaj tiujn en Okcidento kaj substreki la unuecon de la preĝado. La liturgio laŭ bizanca rito okazas en la malnovslava lingvo (foje en la greka). La liturgio laŭ roma rito okazas en la franca, kun kelkaj pecoj en la latina.

La komunumo havas rilatojn kun la malnovaj orientaj eklezioj kaj disvolvas fortajn ligojn kun aliaj kristanaj eklezioj: anglikanaj kaj eklezioj kiuj ekestis de la reformacio.

Organizado redakti

Ĉi-lasta speguliĝas en la interna organizado de la abatejo. Ĉiuj monaĥoj estas katolikaj benediktanoj, sed ĉirkaŭ duono de la monaĥoj vivas kaj celebras la liturgion laŭ la bizanca rito (en la eklezia slavona kaj greka lingvoj). La alia parto sekvas la latinan riton (Novus Ordo Missae). La konsekvenco de tiu distingo, kiu ne estas divido, estas ke ekzistas kaj bizanca (1955) kaj latina preĝejoj (1980).

Tamen la "organiza" distingo inter "bizancaj" kaj "latinaj" monaĥoj ne signifas, ke diservoj okazas dise. Male, ambaŭ grupoj partoprenas en la du liturgioj, emfazante la unuecon inter ambaŭ liturgiaj tradicioj.

Ekde 1926, la monaĥejo eldonas la revuon Irénikon, dediĉitan al la ekumenismo (la unueco inter la eklezioj). De pli ol naŭdek jaroj Irénikon celas instigi kristanojn de diversaj tradicioj al pli bona interkompreniĝo kaj kreskigi la reciprokan aprezon kaj respekton, kiel la unua paŝo al serioza dialogo.

La monaĥa koruso de la Chevetogne internacie famiĝis pro la bizancaj (slavaj kaj grekaj) liturgiaj ĉantoj en aŭtenta maniero. La monaĥejo eldonis nombron de kompaktdiskoj kun tiuj ĉantoj.

La konstruaĵoj redakti

La bizanca preĝejo estas konstruita inter 1955 kaj 1957 laŭ la principoj de la bizanca tradicio laŭ kiu preĝejo celas oferti kompendion de la kosmo per sia arkitekturo kaj interna dekoracio. La stilo Novgorod (11-a jarcento)[5], kun kvadrata plano kaj centra kupolo konsistas el kvar partoj:

Disigita de la cetero de la konstruaĵo pere de la ikonostazo, estas la sanktejo, kie la klerikaro troviĝas ĉirkaŭ la altaro dum la diservoj. La pentraĵoj de la ikonostazo estas de la rusa pentristo Georges Morozov (1900-1993) kaj la freskoj estas la laboro de du grekaj pentristoj, Rhallis Kopsidis kaj Georges Chochlidakis, kiuj estis inspiritaj de la makedona skolo (11-a ĝis la 14-a jarcento) kaj de la skolo de Kreto (14-a ĝis la 17-a jarcento). La dekoracio de la plafono de la nartekso kaj de la kapiteloj de la kolonoj estas la laboro de loka artisto (Haid-Haversin), Joseph Robert (1912-1982).

La latina preĝejo estis pli poste konstruita, inter 1981 kaj 1988. Ĝi estis konstruita sur plano bazilika (narthex, navo kaj sanktejo). Ĝia konstruo estis ankaŭ simbolo de unueco de la kristanoj ĉar la unua ŝtono venis de la Monto Sion en Jerusalemo, kaj estis metita la 2-an de novembro 1981. Krome, la preĝejo estas ornamata kun du romane inspiritaj freskoj kiuj estas la laboro de rusa ikonografo kaj monaĥo de la rusa ortodoksa eklezio.

La monaĥejo estas ankaŭ ekumena centro ekde la jaro 1965. Ĝia biblioteko kalkulas proksimume 150 000 volumojn, ikonojn kaj aliajn liturgiajn pecojn el Oriento, por la plimulto el inter la 9-a kaj la 11-a jarcenoto. La biblioteko estas specialigita en la fakoj de la orienta kristanismo kaj de la ekumenismo. Aparte riĉaj fondusoj rilatas al la Aŭtonoma Monaĥa Ŝtato de la Sankta Monto Athos, la ikonografio kaj la historio de la rusa ortodoksa eklezio.

Metiistaj produktoj redakti

La abatejo produktas same plurajn metiistajn objektojn, ofte ligitaj al la rusiaj ortodoksaj tradicioj. Ili produktas tiel objektojn el kupro[5]bronzo emajlita, multnombraj bildoj de ikonoj kaj pluraj objektoj de diservo. En la deveno destinita nur al la liturgio de la monaĥejo, malgranda produktado de incenso estas same aĉetebla, kun diversaj disponeblaj odoroj.  

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Ortodoksismo

Ortodoksa Kristana Eklezio

Aŭtonoma Monaĥa Ŝtato de la Sankta Monto Athos

Komunumo de Taizé

Eksteraj ligiloj redakti

(10-lingva) Retejo de la Abatejo de Chevetogne: www.monasterechevetogne.com

Paska liturgio 2007 en la bizanca preĝejo de la monaĥejo Chevetogne (rusa NTV)

Filmeto kun ĉantoj kaj bildoj el la Abatejo de Chevetogne

Referencoj redakti

  1. (fr) Chant byzantin slave, Art & Musique.
  2. 2,0 2,1 (fr) «Monastère de Chevetogne», eld. Monastère de Chevetogne
  3. (en) John Burger, The monastery where Eastern and Western Catholic monks live together (La abatejo kie orientaj kaj okcidentaj katolikaj monaĥoj vivas kune), Aleteia, la 23-an de oktobro 2019
  4. Male al ekzemple la komunumo Taizé, fondita en 1940 de frato Roger, kiu inkluzivas religiulojn el diversaj kristanaj komunumoj.
  5. 5,0 5,1 (fr) Joseph Delmelle, Abbayes et béguinages de Belgique, eld. Rossel, Bruselo, 1973, paĝoj 64-65