Abd al-Aziz Rantisi

Abd al-Aziz RANTISSI, arabe عبدالعزيز رنتيسي, (n. 23-an de oktobro 1947 en Jebna, proksime al Jafo; m. 17-an de aprilo 2004); estis infankuracisto kaj gvidanto de Hamas.

Abd al-Aziz Rantisi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1947 (1947-10-23)
en Yavne
Morto 17-an de aprilo 2004 (2004-04-17) (56-jaraĝa)
en Gaza-urbo
Lingvoj araba
Ŝtataneco Palestino
Alma mater Universitato de Aleksandrio
Familio
Edz(in)o Jamila Abdallah Taha al-Shant
Okupo
Okupo politikistokuracisto
vdr

Li estis la 24-an de marto 2004 elektita al nova "Ĝenerala Komandanto" de Hamas du tagojn post la murdo de la ĉefideologo de Hamas Aĥmed Jasin per raketoj de israela milithelikoptero.

Li naskiĝis en la araba vilaĝo Jebna, kiu iĝis poste parto de Israelo, pro kiu lia familio forkuris al Gazo, kie ili vivis en rifuĝejo.

Rantissi pasigis 9 jarojn el sia vivo en prizono (el kiuj 2 jaroj en aresto de la palestina aŭtonomia registaro, pro ribelo). Li estis ĝis 1997 en israela prizono, en komuna ĉelo kun Jasin. Rantissi apartenis al la militema, radikala branĉo de la Hamas-gvidantaro. Li akceptis kiel Jasin la mortigon de la judaj israelaj civitanoj, ĉar ili opiniis tion legitima metodo por la liberigo de Palestinio. Li ne estis tiel religie lerta kiel Jasin, sed li ĉiam apogis la palestinajn milit-agojn por detrui Israelon.

Li jam travivis atencon en 2003, sed la 17-an de aprilo 2004 ankaŭ li estis kaŝmurdita per raketoj de israela milithelikoptero.