Abebe BIKILA (amhara: አበበ ቢቂላ; en Mont, Etiopio la 7-an de aŭgusto 1932 - en Adisabebo, Etiopiola 25-an de oktobro 1973) estis etiopa atleto, maratonisto, dufoje sinsekve olimpika maratona ĉampiono, ĉe la Roma Olimpiko kaj la Tokia Olimpiko. Li estas la unua nigra afrika atleto, kiu gajnis olimpikan oran medalon, la unua, kiu finis dufoje en la olimpika maratono, kaj la unua en posta longa vico de elstaraj longdistancaj kuristoj el Afriko ĝenerale kaj Etiopio precipe.

Abebe Bikila
Etiopia maratonisto
Etiopia maratonisto
Persona informo
Naskiĝo 7-a de aŭgusto 1932
en Mont, Etiopio
Morto 25-a de oktobro 1973
en Adisabebo, Etiopio
Mortokialo cerba sangado
Tombo Etiopio
Ŝtataneco Etiopio
Okupo
Okupo maratonisto • longdistanca kuristo • atleto
vdr
Bikila en ka maratono de Somera Olimpiko 1960 en Romo

Li estas fama pro la fakto ke li kuris ĉe la 1960 maratono nudpiede.

Li gajnis oran medalon kaj atingis neoficialan mondan rekordon kurante nudapiede dum olimpikaj ludoj 1960 en Romo. Poste li superis sian propran rekordon en la olimpikaj ludoj de Tokio 1964.

Li estis filo de paŝtisto kaj komencis kuri en aĝo de 24 jaroj. Li estis malmulte konata ekster Etiopio, kiam partoprenante la olimpikon de 1960 li kuris nudapiede sur la krudaŝtona pavimo de Via Appia. Post la 41-a kilometro li apartiĝis de la konkurantoj kaj transis la celan linion ĉe Arko Konstantina dum la horloĝo montris 2 horojn 15 minutojn kaj 15,2 sekundojn.

Ses semajnojn antaŭ la olimpikaj ludoj de Tokio de 1964 li havis apendicektomion. Spite al tio li gajnis duan oran medalon – sed ĉi-foje kun ŝuoj - post 2 horoj 12 minutoj kaj 11,2 sekundoj. Li partoprenis la olimpikon de 1968 en Meksik-Urbo, sed devis forlasi la konkurson post 10 mejloj / 16 kilometroj pro rompita kruro. Kiel membro de la imperiestra korpogardistaro de Haile Selasi li avancis ĝis la rango de kapitano de la palaca gvardio. Aŭtakcidento en 1969 subzone paralizis lin.

La lasta provo kaj emeritiĝo redakti

Abebe BIKILA atingis la olimpikan maratonon de 1968 en Meksiko kun unu celo: fari la nekredeblo kaj gajni trian sinsekvan oran medalon en la maratono, kio kompreneble neniam estis farita. En siaj antaŭaj du aperoj en la Olimpikoj (1960 kaj 1964) li ne nur gajnis la oran medalon, sed ankaŭ atingis novajn mondajn rekordojn. La etiopa kuristo estis la pioniro kaj ambasadoro de la afrikaj kuristoj kaj per ĉi tiu titolo li ankaŭ atingis la startlinion de la olimpika maratono de 1968 en Meksiko.

La preparo de Bikla por la ludoj ne estis perfekta, sed li alkutimiĝis. Tri semajnojn antaŭ la Tokia Maratono en 1964 li suferis apendicitan operacion kaj ankaŭ tio ne malhelpis lin gajni oron. Sed ĉi-foje la olimpka ĉampiono, kiu kuris kun la numero unu surbruste rekone al sia grandeco, haltis post 15 km kaj retiriĝis de la maratono. Ĉi tiu estis la lasta fojo, kiam Abba Bikla kuris maratonon en sia vivo.

Vidu ankaŭ redakti