Abejar

municipo en Hispanio

Abejar [abeĤAR] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Abejar estas etimologie komprenebla kiel Abelejo, kaj tiurilate estas abelo en la centro de la municipa blazono.

Abejar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Komarko Pinares (Komarko Pinaroj)
Poŝtkodo 42146
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 376  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 2° 47′ U (mapo)41.8075-2.7855555555556Koordinatoj: 41° 48′ N, 2° 47′ U (mapo) [+]
Alto 1 090 m [+]
Areo 23,43 km² (2 343 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abejar (Provinco Sorio)
Abejar (Provinco Sorio)
DEC
Abejar
Abejar
Situo de Abejar
Abejar (Hispanio)
Abejar (Hispanio)
DEC
Abejar
Abejar
Situo de Abejar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abejar [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Abejar en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 273 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 27 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, kaj ruinoj de araba gvatoturo. Aparte menciindas muzeo pri ciklismo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti