Abelkolonia kolapso

abela malsano

La abelkolonia kolapso, koloni-disfala malsano de abelojabelmorto (angle Colony Collapse Disorder mlgg CCD) estas la amasa morto de mielabeloj. Simptomo estas la manko de ĉiu plenevoluinta abelo en la abelujo, dum oni ne trovas mortintajn abelojn en ties proksimo. La kovaĵo, la junaj abeloj, mielo kaj poleno estas tie.

La morto de la plenevoluintaj mielabeloj ne estas tute klara, oni ĝis nun ne trovis iun ajn malsanigan organismon.

Tra la vintro de 2006/2007 disvastiĝis la malsano en Usono, kie mortis 80% de la mielfamilioj. En marto de 2007, duonon de la federaciaj ŝtatoj trafis la malsano. Ekster Usono, la malsano apenaŭ aperas.

Oni interligas la malsanon plej forte kun apero de Israela Akutparaliza Viruso (IAPV), kiun pruvas statistikoj. Aliaj teorioj supozas sub- aŭ misnutradon, pesticidojn, nekonvenan homan intervenon en la naturon (troa monokulturo, ekstermo de bienfamilioj vintre pro ŝparado (por ne nutri ilin, sed aĉeti novajn familiojn)) ks.