Aberystwyth (esperante: buŝo de la rivero Ystwyth) estas historia bazaro-urbo en Kimrujo, Britujo. Ĝi sidas ĉe la golfo Cardigan. Ĝiaj loĝantoj ofte nomas ĝin simple Aber.

Aberystwyth
bazarurbo • komunumo en Kimrio • universitata urbo
Administrado
Poŝtkodo SY23
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 040  (2011) [+]
Loĝdenso 2 452 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 25′ N, 4° 4′ U (mapo)52.416666666667-4.0666666666667Koordinatoj: 52° 25′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Areo 5,3181 km² ( 531 .81 ha) [+]
Aberystwyth (Kimrio)
Aberystwyth (Kimrio)
DEC
Aberystwyth
Aberystwyth
Situo de Aberystwyth
Aberystwyth (Britio)
Aberystwyth (Britio)
DEC
Aberystwyth
Aberystwyth
Situo de Aberystwyth

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aberystwyth [+]
vdr
Aberystwyth ĉe la golfejo Cardigan en Kimrujo

Situo redakti

La vorto Aber signifas enfluejon kaj Ystwysth estas la nomo de la rivero. Fakte, la urbo situas precize ĉe la kunfluejo de la du riveroj Ystwyth kaj Rheidol. Malantaŭ la urbo staras la montaro Cambrian. Tiu altaĵo sekvas la kurbon de la golfo Cardigan kaj kovras la preskaŭ tutan landon de Kimrujo.

Monumentoj redakti

La kastelo de Aberystwyth redakti

La reĝo Eduardo la 1-a konstruigis kastelon en Aberystwyth dum sia milito kontraŭ Kimrujo. Komencita en 1177, preskaŭ detruita en 1282, ĝi estis finita en 1289. Dum la sekvaj jarcentoj, la kastelo apartenis laŭvice al la angloj kaj la kimroj. En 1649 Oliver Cromwell detruis ĝin per fajro. Poste, la ĉirkaŭa loĝantaro uzis la ŝtonojn por konstrui siajn domojn.

La nacia biblioteko de Kimrujo redakti

 
La nacia biblioteko en Aberystwyth

Konstruita en 1905, la nacia biblioteko de Kimrujo enhavas kopion de ĉiuj libroj eldonitaj en la tuta Britujo. Ĉirkaŭ 4 milionoj da libroj estas ordigitaj ĉi tie. Pli ol 1.000 mapoj, pentraĵoj, filmoj kaj son-kompaktaj diskoj estas lupreneblaj. Eblas ankaŭ viziti artgaleriojn.

Vidindaĵoj redakti

Valo de Rheidol Railway redakti

La valo de Rheidol Railway (Fervojo de Rheidol) estas la nomo de la fervojo, kiu iras laŭlonge de la valo de la rivero Rheidol. Ĝi estis konstruita, kiam oni ekspluatis minojn de karbo en la regiono. Movigita per vaporo, ĝi funkcias nuntempe por turistoj, kurante inter krudaj montetoj.

Devil’s Bridge redakti

Devil's Bridge, tio estas ponto de la diablo, estas la nomo de la vilaĝo ĉe la ponto super la rivero Rheidol.

Tiu ponto estas trietaĝa. Laŭ la legendo, la plej malalta nivelo estis konstruita de la diablo por helpi virinon savi sian bovinon de dronado. La diablo faris pakton kun ŝi. Se ŝi sukcesos transiri la ponton, ŝi donos al li la animon de la unua ulo, kiun ŝi renkontos. Tial ŝi metis sian hundon antaŭ sin kaj transiris la ponton. Tiel la diablo akiris animon nur de hundo.

Constitution Hill redakti

Constitution Hill, monteto de la konstitucio, estas 150 metrojn alta monteto. Eblas atingi la pinton de la monteto aŭ piedirante laŭ la pado aŭ per kablotrajno, la Victorian electric Cliff Railway.

Sur la suprenaĵo, la vido iras ĝis Snowdown, la plej alta pinto de la Kambria montaro. Snowdown estas 1.085 metrojn alta.

Promenado laŭlonge de la marbordo redakti

La strando etendiĝas laŭ 1.500 metroj. La tre bela ĝeto estis konstruita en 1864. Multaj amuzaĵoj estas proponitaj al la turistoj laŭlonge de tiu ĝeto.

Llanbadarn Fawr redakti

 
Preĝejo sankta Padarn en Llanbadarn Fawr

Llanbadarn Fawr estas unu el la kvar kvartaloj de Aberystwyth. En ĝi staras la preĝejo de Sankta Padarno. Ofte estis konfuzita tiu sanktulo kun Sankta Paterno de Vannes en Bretonujo (Francujo).

Ĝemelurboj redakti

Ĉar sankta Briego, la fondinto de la urbo Saint-Brieuc, en Bretonujo, naskiĝis en Aberystwyth, la du urboj estas nun ĝemelitaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti