Abidozo estas la greka nomo de 8a nomoso de la Alta Egiptio, ankaŭ nomata nomoso Tinisa de la grekoj. Abidozo estis unu el la plej influaj de Alta Egiptio, kun politika graveco ekde la Deknaŭa egipta dinastio.

Abidozo
arkeologia lokonekropolo [+]

Supermara alteco74 m [+]
Koordinatoj26° 11′ 7″ N, 31° 55′ 8″ O (mapo)26.18516731.918889Koordinatoj: 26° 11′ 7″ N, 31° 55′ 8″ O (mapo)

Abidozo (Egiptio)
Abidozo (Egiptio)
DEC
Abidozo
Abidozo

Map
Abidozo
Vikimedia Komunejo:  Abydos [+]
vdr

La regiono, kun spuroj pri loĝado el la epoko de Nakado 1, estis la entombigloko plej grava de la pradinastia epoko kaj el la unuaj dinastioj de Antikva Egipto.

Je 5 kilometroj, nordokcidente, troviĝas Al-Birba, kiu probable estis, la antikva Tiniso. El tiu ĉi regiono estis la reĝoj kiujn Manetono nomumis tinisanoj, kiuj regis dum la du unuaj egiptaj dinastioj.

Parta vido de la reĝolisto de Abidozo.

Abidozo estis la urbo de la regantoj de la pradinastia epoko, kies loĝloko, templo kaj tomboj trviĝis tie. La templo kaj la urdo estis ade rekonstruitaj, de tempo al tempo, ĝia las trideka egipta dinastio, kvankam la nekropolo estis daŭre uzata.

La reĝoj de la unua dinastio, kaj kelkaj el la dua, estis enterigitaj en Abidozo, kaj la templo estis renovigitakaj ampleksigita por ili. Estis konstruitaj grandaj funebrejoj el adobo (poste nomitaj fortikaĵoj), en la dezerto, proksime de la urbo, fare de tri reĝoj de la dua dinastio, el kiuj la plej kompleta estas tiu de Ĥaseĥemuj.

Ekde la unuaj epokoj, Abidozo estis grava kultocentro, unue de la loka dio Ĥentjamentiu, kaj pli malfrue de Oziriso, ekde la fino de la malnova imperio de Egiptio. La pradinastia tombejo estis identigita kiel la enterigejo de Oziriso, kaj la tombo de la faraono Ĝer estis konsiderata kiel la mitologia tomo de Oziriso.