Abiy Ahmed

etiopa ĉefministro kaj Nobel-premiito pri paco

Abiy Ahmed Ali (amhare አብይ አህመድ አሊ, en Oroma lingvo: Abiyyii Ahimad Alii, ofte mallongigita al Abiy Ahmed aŭ pli simple Abiy; naskita la 15-an de aŭgusto 1976) estas politikisto el Etiopio kiu servis ekde la 2-a de aprilo 2018 kiel la kvara[1] kaj nuna ĉefministro[2] de la Federacia Demokratia Respubliko Etiopio. En 2019 li ricevis la Nobel-premion pri paco. En oktobro 2021, Abiy Ahmed oficiale ĵuris por dua 5-jara oficperiodo.

Abiy Ahmed
Nobel-premiito
Persona informo
አብይ አህመድ አሊ
Naskonomo Abiy Ahmed Ali
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1976 (1976-08-15) (47-jaraĝa)
en Beshasha
Religio protestantismo vd
Lingvoj oromaamharatigraja vd
Ŝtataneco Etiopio vd
Alma mater Adis-Abeba Universitato vd
Partio Partio de Prospero • Oromo Democratic Party • Ethiopian People's Revolutionary Democratic Front vd
Familio
Edz(in)o Zinash Tayachew vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva dum 1991– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Politika kariero redakti

Li estas ankoraŭ proparolanto de la reganta EPRDF (Etiopia Popola Revolucia Demokratia Fronto)[3] kaj de la ODP (Oroma Demokratia Partio) (kiu estas unu el la kvar koaliciaj partioj de la EPRDF).[4] Abiy estas ankaŭ elektita membro de la Etiopia parlamento, kaj membro de la plenumkomitatoj de la ODP kaj de la EPRDF.

La 11-an de oktobro 2019 Abiy Ahmed Ali ricevis la Nobel-premion pri paco pro streboj por akiri pacon kaj internacian kunlaboradon, kaj precipe pro agado por solvi la landliman konflikton kun najbara Eritreo[5].

Inter la ĉefa politikaj atingoj kiujn li iniciatis, troviĝas :

  1. Repacigo inter la oficiala etiopia ortodoksa eklezio gvidata de Patriarko Abune Mathias kaj la kristanaj komunumoj de la diasporo fidelaj al Patriarko Abuna Merkorios
  2. Fino de la milito kun Eritreo
  3. Liberigo de politikaj malliberuloj
  4. Batalo kontraŭ korupto. Fakte tio rezultigas la areston de dekduoj da civilaj kaj militaj figuroj suspektataj pri implikiĝo en koruptaj agadoj en novembro 2018, kaj la aresto de 56 registaraj funkciuloj en la regiono Oromia la 26-an de decembro. 2018[6].
  5. Pacprocezo kun separismaj ribeluloj de la Oroma Demokratia Partio
  6. Fondo de la Respublika Gvardio

Virinaj rajtoj redakti

En oktobro 2018, Abiy Ahmed prezentis sian novan kabineton, el kiu duono konsistas el virinoj. Laŭ Abiy, virinoj estas malpli koruptaj ol viroj. Okaze de la nomumo de Sahle-Work Zewde kiel ŝtatprezidentino je la favoro de Abiy, lia stabestro pepis : "En patriarka socio kiel la nia, la nomumo de ina stabestro ne nur estas la estonta referenco, sed fariĝas ankaŭ normala ke virinoj estas decidantoj en la publika kampo"[7].

La 1-an de novembro 2018, je propono de Abiys, la lando ankaŭ havas por la unua fojo virinon kiel ĉefa juĝisto. La parlamento unuanime nomumis Meaza Ashenafi kiel prezidanton de la Supera Kortumo[8].

Etnaj tensioj redakti

Malgraŭ la pacprocezo kun la Oroma Demokratia Pario, aliaj etnaj konfliktoj kreskis en Etiopio. Ankaŭ misuzoj fare de la sekurecaj fortoj, devigis pli ol du milionoj da personoj fuĝi. En provo ĉesigi la agresojn, Abiy Ahmed kaj la etiopa parlamento starigis repaciĝan komisionon la 26-an de decembro 2018. La komisiono devos aŭskulti ĉiujn partiojn, organizi repaciĝajn seminariojn sed ankaŭ "enketi por identigi la kaŭzojn de disputoj kaj malobservoj de homaj rajtoj ... Oni konsideros la socian kuntekston de la viktimoj kaj de la agresantoj ", sed ĝiaj celoj kaj konkludoj restas tre malprecizaj. La Respublika Gvardio formale establita la 23-an de decembro 2018 estis parte kreita por protekti registarajn oficistojn kontraŭ etnaj agresoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Norma datumaro  :

Referencoj redakti

  1. "Prime Minister". Arkivigite je 2019-04-20 per la retarkivo Wayback Machine The Federal Democratic Republic of Ethiopia’s Office of the Prime Minister. Alirita la 22an de aŭgusto 2019. "H.E. Abiy Ahmed Ali (PhD) is the fourth Prime Minister of the Federal Democratic Republic of Ethiopia"
  2. "Dr Abiy Ahmed sworn in as Prime Minister of Ethiopia". Fana Broadcasting. 2018-04-01. Arkivita el la originalo en 2018-05-13. Alirita la 22an de aŭgusto 2019.
  3. "EPRDF elects Abiy Ahmed chair". The Reporter. 2018-03-27. Alirita la 22an de aŭgusto 2019.
  4. "Ethiopia's ODP picks new chairman in bid to produce next Prime Minister". Africa News. 22a de februaro 2018. Alirita la 22an de aŭgusto 2019.
  5. The Nobel Peace Prize 2019
  6. (fr) Samuel Benshimon, "Ethiopie: arrestation de plus de 50 responsables gouvernementaux" (Etiopio: arestado de pli ol 50 registaraj respondeculoj), en: sahel-intelligence.com, la 26-an de decembro 2018 (alirita la 11-an de oktobro 2019)
  7. (en) George Obulutsa, Ethiopia's parliament approves Sahle-Work Zewde as presiden"t. Reuters, la 25-an de oktobro 2018, alirite la 11-an de oktobro 2019.
  8. (nl) "Ethiopië krijgt voor het eerst vrouw als opperrechter" (Etiopio havas unuafoje virinon kiel ĉefjuĝisto), NOS, la 1-an de novembro 2018.