Pri la aliaj signifoj de ABO rigardu en ABO.


Abo, ankaŭ nomata Avo (hebree אָב, "av"; rekonstruita biblia prononco: [aːβ]) estas monato de la hebrea kalendaro. Ĝi ĝenerale komenciĝas meze-fine de julio. La unuaj naŭ tagoj de abo estas speciale malĝojaj tagoj de lamento pri la detruo de la templo de Jerusalemo. La 9-a de abo (Tiŝa B'av) estas la datreveno kaj 24-hora fasto memore al la detruo de ambaŭ temploj en Jerusalemo. En ĝi oni solene legas la Libron de la Plorkanto, la parton de la Tanaĥo kiu priskribas la ŝokiĝon de la judoj tuj post la detruo de la templo kaj la resto de Jerusalemo, la mortigo de la lasta juda reĝo Zedekia kaj la forpelo de la tuta juda popolo al ekzilo babilona.

La 15-a de abo estas tradicia festo de amo.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti