Abomeninda ŝuldo estas jurisprudenco[1] antaŭmetita de iuj aŭtoroj pri internacia juro rilata al ŝuldo kontraktita de reĝimo, kiu utilis por financi agojn kontraŭ la intereso de la anoj de iu ŝtato kaj konataj kiel tiaj de la kreditoroj. Oni parolas ankaŭ pri « abomeninda ŝuldo » kiam ĝi estis kontraktita de diktaturo kaj devas esti repagita post demokratia transiro.

Tiel, la ŝuldoj estas konsiderataj kiel ŝuldoj de la reĝimo, kiu kontraktis ilin, kaj ne de la tuta ŝtato.

Historio redakti

Meksiko redakti

La doktrino estis formaligita kun la fakto ke en 1883 Meksiko malagnoskis la ŝuldon kontraktitan de la imperiestro Maksimiliano promulgante leĝon diratan "de solvado de la nacia ŝuldo" kiu deklaris: «Ni ne povas agnoski, kaj konsekvence ne povos esti konvertitaj, la ŝuldojn emisiitajn de la registaro, kiu pretendis ekzisti en Meksiko inter la 17-a de Decembro 1857 kaj la 24-a de Decembro 1860 kaj de la 1-a de Junio 1863 al la 21-a de Junio 1867».

Kubo redakti

La dua ekzemplo venas de Usono, kiu rifuzis ke Kubo pagu la ŝuldojn kontraktitajn de la hispana kolonia reĝimo. La Komisiono pri traktado de Usono rifuzis tiun ŝuldon, kvalifikante ĝin kiel “peso trudita al la kuba popolo sen ties konsento”. Laŭ ĝiaj argumentoj, “la ŝuldo estis kreita de la registaro de Hispanio por ties propraj interesoj kaj de siaj propraj agentoj. Kubo ne havis voĉon en tio”. La Komisiono aldonis ke “la kreditoroj akceptis la riskon de siaj investoj”. Usono venkis per la traktato de Parizo en 1898. La ŝuldo tiam estis komplete nuligita.

Kostariko redakti

En 1923, internacia arbitracia kortumo, prezidata de la juĝisto Taft, prezidanto de supera kortumo de Usono, deklaris ke la pruntoj konsentitaj de la Royal Bank of Canada, brita banko (instalita en Kanado) al la diktatoro Tinoco de Kostariko estis nulaj ĉar ili ne servis la interesojn de la lando sed la propran intereson de la nedemokratia registaro. La juĝisto Taft deklaris tiuokaze ke “la kazo de la reĝa banko ne simple dependas de la formo de la transakcio, sed de la sincereco de la banko okaze de la prunto por la reala uzo de la kostarika registaro sub la reĝimo de Tinoco. La banko devas pruvi ke la mono estis alpruntita al la registaro por pravaj uzoj. Ĝi ne tion faris.” (Juge Taft, citita de Patricia Adams, Odious Debts, Probe International, Toronto, 1991, p. 168 in Eric Toussaint, La financo kontraŭ la popoloj. La monujon aŭ la vivon, CADTM/ CETIM Syllepse/ Liège/Genève/Paris, 2004).

Irako redakti

Sekve de sia invado de Irako, Usono aplikis tiun principon por ne heredi la ŝuldon de Saddam Hussein okaze de la ekonomia aneksado de la lando [2].

Difino de la abomeninda ŝuldo redakti

Difino de Alexander Sack redakti

Alexander Nahum Sack, iama ministro de la caro Nikolao la Dua, elmigrinta al Francio post la revolucio de 1917, profesoro pri juro en Parizo kaj teoriisto de la doktrino de la abomeninda ŝuldo, skribis en 1927 : "Se despota povo kontraktas ŝuldon, ne por la bezonoj kaj interesoj de la ŝtato, sed por plifortigi sian despotan reĝimon, por subpremi la loĝantaron, kiu batalas kontraŭ ĝi, tiu ŝuldo estas abomeninda por la loĝantaro de la tuta ŝtato. Tiu ŝuldo ne estas deviga por la nacio: tio estas ŝuldo de reĝimo, propra ŝuldo de povo, kiu kontraktis ĝin; konsekvence, ĝi falas kun la falo de tiu povo."

En 1982, la First National Bank of Chicago rememorigis al la financaj institucioj :

« La konsekvencoj al la konsento de pruntoj decidataj okaze de ŝanĝo de regado povas parte dependi de la uzo de tiuj pruntoj fare de la antaŭa ŝtato. Se la ŝuldo de la antaŭanto estas juĝata abomeninda, tio estas se la prunto estis uzata kontraŭ la interesoj de la loka loĝantaro, tiam povas esti ke la ŝuldo ne estu ŝarĝota al la postanto.»

Plivastiĝo de la doktrino de Sack redakti

CISDL difinis tri kriteriojn, sur kiuj baziĝas la "abomeninda" karaktero de ŝuldo[3]:

  • la manko de konsento : la ŝuldo estis kontraktita kontraŭ la volo de la popolo.
  • la manko de profito : la mono estis elspezita kontraŭ la interesoj de la loĝantaro.
  • la kono de la intencoj de la depruntanto fare de la kreditoroj.

La difino donita de CISDL ebligas plivastigi la nocion de 'abomeninda ŝuldo' al la ŝuldoj kontraktitaj de kreditoroj privataj kaj publikaj (monda banko, IMF, ŝtatoj, ktp.) sendepende de la reĝimo (ke ĝi estu laŭleĝa aŭ ne). Sen konsideri la naturon de la reĝimo, la celo de la mono devus sufiĉi por kvalifiki ŝuldon abomeninda, kiam la mono estas uzata kontraŭ la ĉefa intereso de la loĝantaroj aŭ kiam ĝi iras rekte pliriĉigi la cirklon de la povo. En tiuj kazoj, la ŝuldoj fariĝas propraj ŝuldoj kaj ne plu ŝuldoj de la ŝtato, kiuj trudiĝus al la popolo kaj al ties delegitoj. La multipartiaj ŝuldoj kontraktitaj de reĝimoj, diktatoraj aŭ laŭleĝaj, ĉe la institucioj de Bretton Woods (IMF, monda banko, regionaj bankoj por evoluigo) en la kadro de politikoj pri struktura alĝustigo malprofitaj al la loĝantaroj falas ankaŭ en la kategorion de la abomenindaj ŝuldoj.

Bibliografio redakti

  • france « Les effets des transformations des Etats sur leurs dettes publiques et autres obligations financières », in Alexander Sack, Recueil Sirey, 1927
  • angle « The Doctrine of Odious Debt Under International Law: Definition, Evidence ans Issues concerning Application » in Advancing the Odious Debt Doctrine, CISDL Working Paper.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arbitracio Britio kontraŭ Kostariko (1923)
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-01-03. Alirita 2012-05-15.
  3. Khalfan, King et Thomas, Advancing the odious debt doctrine, CISDL (Centre for International Sustainable Development Law) (Montreal), 2003.