Abomeninda jardeko

Oni konas per la esprimo Abomeninda jardeko (en hispana Década Ominosa) (1823-1833) la periodon de la historio de Hispanio kiu korespondas al la lasta fazo de la reĝado de Fernando la 7-a (Hispanio) kaj al la restarigo de la absolutismo post la Liberala jartrio (1820-1823) kiam regis la Hispana konstitucio de 1812 aprobita en 1812.

Fernando la 7-a pentrita de Goya

Disvolvigo redakti

La periodo malfermiĝas per la invado de la Centmil Filoj de Sankta Ludoviko, la 7-a de aprilo de 1823, franca armeo estrata de Ludoviko Antonio de Burbono, duko de Angulemo kiu submetis la liberalan Hispanion laŭ ordo de la Sankta Alianco, maltrankvila pro la disvolviĝo de la liberalismo en Hispanio kaj instigita de la sekretaj spionoj kiujn la hispana reĝo sendis al la potencoj kunaliancaj por ke ili al li evitu la neceson devi regi submetinte al konstitucio.

En ĉi tiu periodo okazis unu el la grandaj subpremoj faritaj kontraŭ la liberaluloj kiuj povis resti en la Duoninsulo, ĉar la plej signifaj devis elmigri en maso ĉefe al Londono, al la kvartalo de Somerstown, sed ankaŭ al Malto, Parizo, Usono kaj la ĵus naskitaj hispan-amerikaj respublikoj por eviti la morton. Rafael del Riego estis ekzekutita sur la placo de la Hordeo de Madrido la 7-a de novembro de 1823 kiel mezuro ekzempliga.