Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Avraham Stern.

Abraham Jakub STERN, alia ortografio Sztern (naskiĝis inter 1762 kaj 1769 en Hrubieszów, mortis la 3-an de februaro 1842 en Varsovio) estis pola judo, horloĝisto, mekanikisto (memlernanto), konstruisto kaj sciencisto, inventisto.

Abraham Stern
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1761 (1761-11-30)
en Hrubieszów
Morto 3-an de februaro 1842 (1842-02-03) (80-jaraĝa)
en Varsovio
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojDuklando VarsovioKongresa Pollando
Parencoj Hayyim Selig Słonimski
Ludwig Slonimsky
Okupo
Okupo matematikisto • inventistorabeno
vdr

Lia filo Izaak Stern estis instruisto en Varsovia Lernejo de Rabenoj. Lia la plej juna filino Sara edziniĝis al avo de la pola verkisto Antoni Słonimski. Ankaŭ Nicolas Slonimsky estis lia pranepo.

De 1810 konstruis serion da kalkulmaŝinoj, kiuj plenumis kvar bazajn aritmetikajn operaciojn kaj povis ricevi kvadratajn radikojn. Kiel junulo lernis ĉe horloĝisto en Hrubieszów. Tie rimarkis lin Stanisław Staszic, danke al kiu li ektroviĝis en Varsovio. Abraham Stern montris nekutimajn kapablojn matematikajn kaj estis inventema.

Membro de Juda Komisiono ĉe Varsovia Lernejo de Rabenoj kaj ties rektoro en la jaroj 1826-1835. Enterigita en juda tombejo de la varsovia kvartalo Targówek (setlejo Bródno).

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti