Abrahama religio

grupo de monoteismaj religioj (judismo, kristanismo, islamo, bahaismo, …) devenintaj el Mezoriento, laŭ kiuj Abrahamo estas sankta patriarko

Abrahama religio (ankaŭ abrahamida religio) estas iu el grupo da religioj, kiuj devenas de komuna antikva ŝemida tradicio, kiu povas sekvi sian religian heredaĵon al Abraham, prapatro kies vivo prirakontiĝas en la Malnova testamento, kaj kiu taksiĝas kiel profeto en la Korano. La abrahama religiaro estas larĝa grupo de parencaj, plejparte unudiismaj religioj, inter kiuj kutime inkluziviĝas Judismo, Kristanismo, kaj Islamo, kaj ankaŭ Samarianismo kaj la Bahaa Kredo. Proksimume duono de la homaro troviĝas en la abrahama religiaro teorie.

Laŭ la judisma tradicio, Abraham estis la unua homo kiu malakceptis idolanismon, tial li simbole estis la fondinto de unudiismaj religioj. Tiusence, abrahama religio povus simple egali al unudiisma religio, sed ne ĉiuj unudiismaj religioj estas abrahamaj. En Islamo li estas kredata esti la unua unudiismano, kaj ofte referenciĝas kiel Ibrahim al-Hanif aŭ Abraham la unudiismano.

Superrigardo redakti

Ĉiuj la abrahamaj religioj iugrade devenas de la Judismo sekvata en la regnoj de Izraelo kaj Judujo antaŭ la Babilona ekzilo komence de la 1-a jarcento a.K.. Multaj kredas, ke Judismo en biblia Izraelo renovigiĝis kaj reformiĝis iugrade en la 6-a jarcento a.K. de Ezra kaj aliaj pastroj reveninte al Izraelo de la ekzilo. Samaritanismo disiĝis de Judismo dum la sekvaj kelkaj jarcentoj.

Kristanismo originis en Judio fine de la 1-a jarcento kiel draste reformita branĉo de Judismo; ĝi disvastiĝis al antikva Grekio kaj Romio, kaj sekve al la plimulto de Eŭropo, Azio, Ameriko, kaj multaj aliaj mondpartoj. Tra la jarcentoj, Kristanismo disbranĉiĝis en multajn apartajn ekleziojn kaj sektojn. Granda skismo dum la 5-a jarcento apartigis diversajn orientajn ekleziojn de la katolika eklezio en Romo. Aliaj grandaj skismoj estis la Orienta Skismo en la 11-a jarcento, kiu apartigis la romkatolikan eklezion de la orienta ortodoksa eklezio; kaj la Protestanta Reformacio de la 16-a jarcento, kiu naskis centojn da sendependaj protestantaj dividiĝoj.

Islamo originis en la 7-a jarcento en la arabiaj urboj Mekao kaj Medino. Kvankam ne dividiĝo de aŭ Judismo aŭ Kristanismo, ĝi malimplice pretendis esti kontinuaĵo kaj anstataŭigo por ili, kaj ripetis multajn el iliaj principoj. Laŭ islama kredo, la Korano estis la fina vorto de Dio kaj ĝia mesaĝo estis tiu de ĉiuj la profetoj. Islamanoj, ekzemple, kredas version de Genezo kaj je la linia praideco de la araboj de Abraham tra Iŝmael. Iŝmael koncipiĝis de la dua edzino de Abraham, Hagar.

Originoj redakti

La originoj de Judismo kaj la antaŭula abrahama religio ankoraŭ estas neklaraj. La sola fonto, kiu generale taksiĝas kiel kanona, kiu iel alrespondas la demandon, estas la libro Genezo de la Torao, kiun laŭ rabena tradicio verkis Moseo post la Eliro de Egiptio iam dum la 2-a jarmilo a.K.. Laŭ Genezo, la principoj de Judismo riveliĝis laŭgrade al vico de patriarkoj de Adam ĝis Jakob; kvankam la religio establiĝis nur kiam Moseo ricevis la Dek Ordonoj sur Monto Sinaja, kaj kun la institucio de pastreco kaj temploservoj.

Arĥeologoj ankoraŭ ne trovis rektan indikaĵon por subteni aŭ malsubteni Genezon koncerne la origino de Judismo; fakte, estas neniuj ekzistantaj tekstoj de la Biblio pli maljunaj ol la Manuskriptoj de la Morta Maro (2-a jarcento a.K. aŭ pliposte). Tamen, arĥeologio indikis, ke popoloj parolantaj variajn ŝemidajn lingvojn kaj kun similaj plurdiismaj religioj loĝis en Kanaan kaj la ĉirkaŭaĵo jam dum la 3-a jarmilo a.K. Kelkaj el iliaj dioj (kiel Baal) menciiĝas en la Biblio, kaj kelkaj studistoj kredas, ke la ĉefdio de la ŝemida panteono, El, estas la dio de la bibliaj patriarkoj. Kelkaj studistoj kredas, ke la multaj ekzistantaj gravuraĵoj, kiel la Steleo de Tel Dan konfirmas la biblian registron.

Patriarkoj redakti

Estas ses rimarkinduloj en la Biblio antaŭ Abraham: Adam kaj Eva, iliaj du filoj Kain kaj Habel, Ĥanoĥ, kaj ilia pranepo, Noa, kiu, laŭ la rakonto, savis sian familion kaj ĉian bestan vivon en sia Arkeo. Estas necerte, ĉu ĉi tiuj homoj postlasis ian registritan mor-kodon (kaj kelkaj kristanaj eklezioj fidadas je antikvaj libroj, kiel la Libro de Ĥanoĥ), kaj Genezo mencias la Noaajn Leĝojn, donitajn de Dio al la familio de Noa. Plejparte, ĉi tiuj patriarkoj servas kiel bonaj (aŭ malbonaj, okaze de Kain) ekzempluloj de konduto, sen pli specifa indiko pri kiel oni interpretas iliajn agojn en iu ajn religio.

En la libro Genezo, Abraham specife instruiĝas foriri la historian mezopotamian urbon Ur por ke Dio faru "vin granda popolo", kaj liaj vojaĝoj bone dokumentiĝas. Laŭ la Biblio, Abraham havis ok filojn de tri edzinoj: unu (Iŝmaelon) de Hagar, la sklavino de sia edzino, unu (Isaakon) de sia edzino Sara, kaj ses de alia edzino, Ketura. Moseo, Jesuo, Mohamedo, Bahá'u'lláh, kaj aliaj elstaruloj, ĉiuj pretendas esti prafiloj de Abraham per unu el ĉi tiuj filoj.

Judoj vidas Abrahamon kiel la prapatron de la popolo de Izrael pere de liaj prafiloj Isaak kaj Jakob. Kristanoj vidas Abrahamon kiel gravan ekzemplulon de fido, kaj spiritan antaŭulon de Jesuo, judo kaj la Filo de Dio, pere de kiu Dio promesis beni ĉiujn la familiojn de la tero. Aldone, islamanoj nomas kristanojn kaj judojn (inter aliaj) kunulaj Popoloj de la Libro (arablingve أهل الكتاب Ahl al-Kitâb) (ankaŭ Judismo uzas la terminon (hebrelingve עם הספר, Am HaSefer), kvankam tiu uzo indikas nur judojn kaj la Toraon). Por islamanoj, "la Libro" simbolas dian skribaĵon, kiel la Tanaĥon, la Novan Testamenton, kaj la Koranon, kaj estas malpermesate al ili sklavigi anon de iu el la Popoloj de la Libro. Ili vidas Abrahamon kiel unu el la plej gravaj el la multaj profetoj senditaj de Dio. Tiel, por kelkaj, Abraham reprezentas punkton de komuneco, kiun ili ĉi tiel provas emfazi.

Islamo kaj Judismo traktas Adamon kaj Noan kiel malpli gravajn profetojn, kaj rekonas, ke eble estis aliaj profetoj, kiuj ne estas hodiaŭ konataj.

Historieco redakti

Kompare al filozofia diismo, la abrahamaj religioj havas historian bazon. Tio signifas, ke ili ne prezentas sin kiel konkludon de ekstertempa rezonado pri la homa vivo aŭ la universo. Ili prezentas sin kiel sekvon de revelacio. Laŭ ili, Dio mem iniciatis tion, ke Li konigis Sin al homoj, kaj tio okazis en iuj lokoj kaj epokoj. Abrahamo en la Biblio kaj en la Korano estas la ekzemplulo de la akceptema kaj lojala ricevanto de tiu sinmalkaŝo de Dio.

Personeco de Dio redakti

La dio de abrahamaj religioj ne estas iu principo aŭ forto, kiu funkciigas aŭ klarigas la mondon, eĉ se Li povas ricevi tian filozofian interpreton. Li estas persono:

  • Li estas la kreanto de la mondo, eterna, ĉiopova, ĉioscia.
  • Li amas ĉiujn homojn kaj konsilas, gvidas ilin se ili konsentas:
  • Li zorgas pri homoj eĉ trans la morto, kion figuras:

Formoj de Pieco redakti

La abrahamaj religioj prezentas sin kiel homajn respondojn al la parolo de tiu dio. Iliaj anoj ne nur kredas, ke tiu dio ekzistas; ili fidas Liajn instruojn kaj tion montras per sia vivmaniero. Tradiciaj piaj agoj estas interalie:

  • preĝado
  • studo de la religiaj instruoj
  • obeo al moralordonoj de Dio
  • konfido je la providenco
  • ĉiusemajna diservo en preĝejo
  • fastado
  • almozdonado