Abstina sindromo estas aro de simptomoj, kiuj okazas pro la tuja malkontinuo aŭ malpliigo de konsumado de medikamentoj aŭ distraj drogoj.

Por ke la simptomoj de abstina sindromo okazu, oni unue devas esti evoluiginta formon de droga dependeco. Tio ĉi povas manifesti kiel fizika dependeco, psikologia dependeco aŭ ambaŭ. Droga dependeco evoluas el daŭra konsumo de unu aŭ pliaj drogoj. Dependeco ekestas laŭ dozo-dependa maniero kaj produktas abstinajn simptomojn, kiuj varias laŭ la tipo de drogo konsumata.

Ekzemple, longedaŭra uzo de kontraŭdeprima medikamento probable kaŭzos vaste malsaman reakcion kiam oni ekabstinas ol ekabstino de opioido, kiel heroino. Abstinaj simptomoj de opioidoj inkludas anksion, ŝvitadon, vomadon kaj lakson. Alkoholaj abstinaj simptomoj inkludas inciteblon, fatigon, skuadon, ŝvitadon kaj naŭzon. Abstino de nikotino povas kaŭzi inciteblon, fatigon, insomnion, kapdoloron kaj koncentriĝan malfacilecon. Multaj preskrib-bezonaj kaj laŭleĝaj nepreskrib-bezonaj drogoj ankaŭ povas kaŭzi abstinajn simptomojn kiam individuoj ĉesas konsumi ilin, eĉ se ili estis uzataj nur laŭ instruoj de kuracisto.[1]

Ankaŭ la maniero administri la drogon, ĉu envejna, enmuskola, buŝa aŭ alia, povas roli en la determino de la severeco de abstinaj simptomoj. Ankaŭ estas apartaj fazoj de abstina sindromo; ĝenerale, oni komencos senti sin malbona, progresos al sento pli malbona, atingos kulminon kaj tiam la simptomoj komencos malaperi. Tamen, abstino de certaj drogoj (barbituratoj, benzodiazepinoj, alkoholo, glukokortikoidoj) povas esti mortiga. Kvankam opioida abstina sindromo estas malofte mortiga al la uzanto, ĝi (kaj abstino de kelkaj aliaj drogoj) povas kaŭzi aborton, pro feta abstina sindromo.

La simptomoj de abstina sindromo povas esti eĉ pli seriozaj kiam la drogo kovris longedaŭran nutromankon, malsanon, kronikan doloron, infektojn (oftajn en intravejna droga uzo) aŭ dormomankon, kondiĉoj, kiujn misuzantoj de drogoj ofte suferas kiel duarangajn rezultojn de la droguzo. Kiam la drogo estas forigita, ĉi tiuj kondiĉoj povas reaperi kaj esti konfuzitaj kun abstinaj simptomoj.

Referencoj redakti