Abu Nasr Mansur ibn Ali ibn Iraq (perse ابو نصر منصور بن علی بن عراق; ĉ. 960 – 1036) estis persa islama matematikisto. Li estas tre bone konata pro sia laboro pri la sfera Leĝo de sinusoj.[1][2]

Abu Nasr Mansur naskiĝis en Provinco Gilano, Persio, el la reganta familio de Ĥorezmo, nome Afrigidoj.[3] Li estis tiele princo ene de politika sfero. Li estis studento de Abu'l-Vafa kaj instruisto kaj ankaŭ grava kolego de matematikisto, Al-Biruni. Kune, ili estis responsaj pri grandaj malkovroj en matematiko kaj dediĉis multajn verkojn unu al la alia.

Plej el verkoj de Abu Nasr fokusiĝis al matematiko, sed iome da liaj verkaĵoj temis pri astronomio. En matematiko, li havis multajn gravajn verkojn pri trigonometrio, kiuj siavice disvolviĝis el la verkoj de Ptolemeo. Li ankaŭ konservis la verkojn de Menelao de Aleksandrio kaj reverkis multajn el la grekaj teoremoj.

Li mortiĝis en la Gaznavida Imperio (nuntempa Afganio) ĉe la urbo Gazni.

Referencoj redakti

  1. Also the 'sine law' (of geometry and trigonometry, applicable to spherical trigonometry) is attributed, among others, to Alkhujandi. (The three others are Abul Wafa Bozjani, Nasiruddin Tusi and Abu Nasr Mansur). Razvi, Syed Abbas Hasan (1991) A history of science, technology, and culture in Central Asia, Volume 1 University of Peshawar, Peshawar, Pakistan, paĝo 358, OCLC 26317600
  2. Bijli sugestas ke tri matematikistoj konkurencas por tia honoro, nome Alĥuĝandi, Abdul-Vafa kaj Mansur, forlasante Nasiruddin Tusi. Bijli, Ŝah Muhammad kaj Delli, Idarah-i Adabiyāt-i (2004) Early Muslims and their contribution to science: ninth to fourteenth century Idarah-i Adabiyat-i Delli, Delhi, India, paĝo 44, OCLC 66527483
  3. . ĀL-E AFRĪḠ. Encyclopædia Iranica. Columbia University. Alirita 17a de Januaro 2013.

Fontoj redakti

  • “Ibn ʿIrāq: Abū Naṣr Manṣūr ibn ʿAlī ibn ʿIrāq”, The Biographical Encyclopedia of Astronomers.
(PDF version)
  • MacTutor, Mansur, Abu Nasr Mansur ibn Ali ibn Iraq
  • “Manṣūr Ibn 'Alī Ibn 'Irāq, Abū Naṣr”, Complete Dictionary of Scientific Biography.