Acacia gummifera

specio

Acacia gummifera estas dorna arbusto el la genro Acacia, kiu kreskas en duon-dezertaj regionoj. Ĝi estas hejma en Maroko, kie kelkfoje formas etajn arbarojn ekz. proksime al El Kalaa. Tie formas arbustaron kun Euphorbia resinifera.

Priskribo redakti

Ĝi altas 1-1,5 m, kun 1-1,5 cm longaj blankaj dornoj, kiuj estas ruĝaj june.

La folioj alterne staras, la flavaj floroj staras en globeto. La frukto estas guŝo, longas 10–17 cm, staras unuope aŭ 2-3-ope. La arbusto regeneriĝas per la grajnoj en pluvriĉa sezono.

Uzo redakti

Ĝia ligno estas uzata kiel hejtaĵo, por tenilo de diversaj laboriloj. Ĝiajn foliojn manĝas paŝte kameloj, ŝafoj, kaproj kaj ĉevaloj. Ĝi estas tre grava por la la dezertaj nomadoj.