Akademio Julian

artakademio en Francio
(Alidirektita el Académie Julian)

La Akademio Julian (france Académie Julian) estis artolernejo de Parizo (Francio).

Akademio Julian
arta lernejo • organizaĵo pri edukado
Informoj
fondodato 1867
fondinto(j) Rodolphe Julian vd
Situo
Geografia situo 48° 52′ 16″ N, 2° 20′ 30″ O (mapo)48.8711111111112.3416666666667Koordinatoj: 48° 52′ 16″ N, 2° 20′ 30″ O (mapo)
lando Francio
Akademio Julian (Parizo)
Akademio Julian (Parizo)
DEC
Akademio Julian
Akademio Julian
Map
Akademio Julian
vdr
Rodolphe Julian, fondinto de la akademio

Rodolphe Julian (1839-1907) malfermis la Akademion Julian en 1867 en Passage des Panoramas, kiel privata studi-lernejo por studentoj de arto. En la epoko, la oficiala artolernejo, nome la École des Beaux-Arts, ne permesis al virinoj matrikuliĝi en ties studoj, sed la nova Académie Julian ja permesis tion. La virinoj partoprenis en la samaj studoj kiel la viroj, inklude la bazojn por la arta lernomodelo de la epoko - desegnado kaj pentrado de nudaj modeloj, konsiderita malpropra de virinoj.

Same kiel simila Akademio Colarossi, ĝi estis populara inter studentoj kaj francaj kaj eksterlandaj, partikulare usonanoj. La Akademio Julian ne nur akceptis profesiajn pentristojn, ses ankaŭ amatorajn. Finfine, al la studentoj de la Akademio Julian oni havigis la rajton konkurenci por la Premio de Roma, nome premio atribuita al junaj novaj artistoj. Post la tempopaso, la Akademio Julian malfermis lernejojn en aliaj lokoj. Krom la origina lernejo de Passages des Panoramas, estis studoj en Montmartre, nº 31 Rue du Dragon en la 6-a arondismento de Parizo.

Ĉirkaŭ la jaroj 1888 kaj 1889, la Nabis aperis kiel ribela grupo de junaj studentoj de arto kiuj kunsidis en la Akademio Julian.

La Akademio Julian aliĝis al la École Supérieure d'Arts Graphiques-Penninghen en 1968.

Kelkaj elstaraj studentoj redakti

 
Marie Bashkirtseff (Мария Башкирцева, Marija Baŝkirceva), L'Académie Julian (1881), oleo sur tolo, Artomuzeo de Dnipro (antaŭe Dnipropetrovsk)

Bibliografio redakti

  • Peter Kropmanns, Carina Schäfer. Private Akademien und Ateliers im Paris der Jahrhundertwende. En: Die große Inspiration. Deutsche Künstler in der Académie Matisse, v. 3. Kunst-Museum Ahlen 2004, ISBN 3-89946-041-3