Accademia della Crusca

Accademia della Crusca estis fondita en 1583 en Florenco (Italio). Ĝi estas taksata la plej malnova lingva asocio (instituto). Tasko de la asocio estas ĝis hodiaŭ la "Studado kaj rezervado de la itala lingvo". En 1612, la asocio eldonis Vocabulario degli Accademici della Crusca, la unuan vortaron de la itala lingvo.

Accademia della Crusca
lingvistika societo • akademio de sciencoj • nacia akademio • erudicia societo • academic archive • arkivo
Komenco nekonata valoro vd
Geografia situo 43° 49′ 11″ N, 11° 13′ 40″ O (mapo)43.819674611.2277055Koordinatoj: 43° 49′ 11″ N, 11° 13′ 40″ O (mapo)
Lando(j) Italio vd
Sidejo Florenco
Situo Florenco
Adreso via di Castello, 46 50141 Fireze
Accademia della Crusca (Italio)
Accademia della Crusca (Italio)
DEC
Accademia della Crusca
Accademia della Crusca
Map
Accademia della Crusca
Lingvoj

itala lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Biblioteca Riccardiana

Komence, la asocio konsistis nur el grupo de intelektuloj, kiuj nomis sin ŝerce crusconi (branoflokoj). Ili celo estis laŭ moto "dividi la grenventumaĵon disde la greno" (Evangelio laŭ Mateo 3,12 kaj Evangelio laŭ Luko 3,17), protekti kaj apogi la italan lingvon.

Oni elektis al simbolo de la asocio farunmuelilon, kie la pureco de la faruno estis metaforo por la pureco de la lingvo. Ĉiu membro de la asocio havis aldonan nomon kaj moton, kio rilatis iel al brano (itale: crusca) kaj devis donaci al la Accademia ties blazonon en formo de buŝelo. La unua germana membro estis la italoamika princo Ludoviko la 1-a (Anhalt-Köthen), kiu transprenis en 1617 ĉe fondo de fruktodona asocio multajn kutimojn de Crusca.

Eksteraj ligiloj redakti