Acida ĉerizo, aŭ grioto, estas la ruĝa frukto de Prunus cerasus, nomata ankaŭ ĉerizprunuso. Ĝi tre similas al ĉerizo aŭ pli precize al dolĉa ĉerizo. La frukto estas drupo, en la fruktokarno kuŝas unu kerno kun diametro de ĉirkaŭ 0,5 cm.

Griotoj
Acidaj ĉerizoj kaj floroj de Prunus cerasus
Floroj

La acida ĉerizo apartenas al plantoj, al angiospermoj, al dukotiledonoj, al rozacoj.

La acida ĉerizo uzatas krude aŭ kiel kompoto, marmelado, konfitaĵo, sekigita frukto, suko, likvoro kaj vino.

Rikoltejoj de acida ĉerizo

Produktado de acida ĉerizo en la mondo redakti

Produkto en tunoj (2005).

  Rusio 235 000,00 20 %
  Turkio 140 000,00 12 %
  Pollando 138 000,00 12 %
  Ukrainio 120 000,00 10 %
  Serbio 116 000,00 10 %
  Usono 98 000,00 9 %
  Germanio 80 000,00 7 %
  Irano 51 000,00 4 %
  Hungario 48 082,00 4 %
  Kartvelio 20 027,00 2 %
Aliaj landoj 105 740,00 9 %
sume 1 151 849,00 100 %