ActionAid estas internacia ne-registara organizaĵo kies asertita unuaranga celo estas labori kontraŭ malriĉeco kaj maljusteco tutmonde.[1]

ActionAid
emblemo
ne-registara organizaĵoneprofitcela organizaĵointernacia organizaĵokaritata organizaĵo
Komenco 1972
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Sud-Afriko vd
Sidejo Johanesburgo, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondinto(j) Cecil Jackson-Cole vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr

ActionAid estas federacio de 45 oficejoj de diversaj landoj kiuj laboras kun komunumoj, ofte pere de lokaj partneraj organizaĵoj, pri aferoj por disvolvigoj. Ĝi estis fondita en 1972 fare de Cecil Jackson-Cole kiel bonfara organizo profite al helpo al infanoj (origine nomata "Action in Distress") kiam 88 britaj subtenantoj patronis 88 infanojn en Barato kaj Kenjo, kun unuaranga fokuso por havigi al infanoj edukadon, kaj krome disponigi al ĉiuj aliron al homaj rajtoj, per asisto al tiuj kiuj suferas malriĉon, kiuj frontas diskriminacion,[2] kaj ankaŭ al tiuj kiuj suferas pro maljusteco.[3] ActionAid laboras kun ĉirkaŭ 15 milionoj da personoj en 45 diversaj landoj por helpi tiujn personojn.[3]

Aktuale ties sidejo estas en Johanesburgo, Sudafriko kun aliaj oficejoj en Azio, Ameriko kaj Eŭropo. ActionAid estis la unua granda internacia ne-registara organizaĵo kiu translokigis sian sidejon el la tutmonda nordo al la tutmonda sudo.[4][5] La nuntempa strategio de ActionAid celas "konstrui internacian scenejon por socia, ekonomia kaj media justeco, faritan de homoj loĝantaj en malriĉo kaj ekskludo".[6]

Referencoj redakti

  1. Who we are. ActionAid. Arkivita el la originalo je 2018-08-20. Alirita 2011-05-25.
  2. What we do | ActionAid (angle). Arkivita el la originalo je 2017-11-13. Alirita 2017-11-20.
  3. 3,0 3,1 Who we are | ActionAid (angle). Arkivita el la originalo je 2018-08-20. Alirita 2017-11-20.
  4. Facilitating more than leading (angle). Alirita 2017-12-04.
  5. 'Internationalizing' your NGO: 4 lessons from ActionAid (angle). Alirita 2017-12-04.
  6. Strategy 2028: Action for Global Justice. Arkivita el la originalo je 2018-08-20. Alirita 2017-12-04.

Eksteraj ligiloj redakti