Ad hoc (prononco [at hɔk]; tradukebla kiel porokaza) estas latina esprimo kaj estas tradukebla per la vorto porokaza. Ĝi plej ofte signifas porokazan solvon, abrupte naskiĝintan ideon, kiu ne estas ĝeneraligebla, nura respondo al speciala problemo, sen bezono je ties kompleksa aranĝado.

Plej konataj ekzemploj en la publiko estas la porokaze, por difinita celo kreitaj komisionoj, organizaĵoj, komitatoj. Oni uzas la esprimon ankaŭ en la informatiko, scienco, filozofio. Ekzistas ankaŭ porokazaj (adhokaj) senkablaj interretaj kontaktoj (Wi-Fi), kiuj estiĝas provizore, sen centra direktado. Ili ne bezonas enkursigilon aŭ aliran punkton.

Komparu al A priori.