Adam Bohorič (ĉirkaŭ  1520 – post la 20a de novembro 1598) estis slovena protestanta predikisto, instruisto kaj aŭtoro de la unua gramatiko de slovena lingvo.[1]

Adam Bohorič
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1520 (1520-01-01)
en Brestanica
Morto 20-an de novembro 1598 (1598-11-20) (78-jaraĝa)
en Alzaco
Lingvoj slovenalatina
Ŝtataneco Duklando StirioSankta Romia Imperio
Okupo
Okupo lingvisto • lernejestro • verkisto • filologo • pedagogo
vdr
Arcticae horulae succisivae.

Bohorič naskiĝis en la bazarurbo Reichenburg en la Duklando Stirio (nune Brestanica en Slovenio).[2] En 1584, li verkis sian plej elstaran verkon, nome Arcticae horulae succisivae (Liberaj vintraj horoj).[3] La libro, verkita en Latino, estis la unua gramatiko de slovena kaj la unua slovena normiga gvidilo. Ĝi estis adaptita kaj republikigita kiel Grammatica latino-germanico-slavonica en 1715 fare de Janez Adam Geiger. En tiu verko, Bohorič kodigis la unuan slovenan alfabeton, nune nomata Bohorič-a alfabeto. Ĝi estis uzata ĝis la 1840-aj jaroj, kiam ĝi estis anstataŭata de la Gaj-a latina alfabeto.

Notoj redakti

  1. Toporišič, J. 1987: Bohorič, Adam. Enciklopedija Slovenije, Zv. 1, 303, Ljubljana. COBISS 17411
  2. "Izbrani spisi: France Kidrič (urednik Anton Ocvirk). - France Kidrič, Inštitut za slovensko literaturo in literarne vede (Slovenska akademija znanosti in umetnosti) - Google Knjige". Books.google.com. Alirita la 24an de aprilo 2020.
  3. "Zimske urice proste - Adam Bohorič, Jože Toporišič - Google Knjige". Books.google.com. 2008-04-30. Alirita la 24an de aprilo 2020.