Adam Kraft

germana skulptisto kaj konstruestro en la epoko de malfrua gotiko

Adam KRAFT (naskiĝis inter 1455 kaj 1460 en Nurenbergo; mortis meze de januaro 1509) estis germana skulptisto kaj konstruestro en la epoko de malfrua gotiko.

Adam Kraft
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1450 (1450-01-01)
en Nurenbergo
Morto 1-an de januaro 1509 (1509-01-01) (59-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
vdr
Memportreto de Adam Kraft ĉe la tabernaklodometo en la nurenberga preĝejo Sankta Laŭrenco

Vivo redakti

Adam Kraft naskiĝis en Nurnbergo kiel filo de lignaĵisto. Escepte la tiam kutimajn jarojn da metiolerna migrado, kiujn li pasigis en Ulm kaj Strasburgo, li verkis nur en Nurenbergo kaj ĉirkaŭajo. Pri lia vivo ne multa estas konata. Du fojojn li estis edzo, sed liaj geedzecoj restis sengefilaj. Li tenis nur malgrandan metiejon kun du aŭ tri laboristoj. Malgraŭ multaj mendoj li dumvive spertis financajn malfacilaĵojn.

Adam Kraft estis entombigita en Schwabach ĉe Nurenbergo la 21-an de januaro 1509. Tie gimnazio portas lian nomon. Honore al Adam Kraft oni starigis lian buston en la Famohalon je Munkeno. Ankaŭ mezlernejo en Nurenbergo nomiĝas laŭ Kraft.

Verkaro redakti

Lia ĉefverko estas la tabernaklodometo en la nurenberga Sankta Laŭrenco, gotika turo 20,11 metrojn alta el sabloŝtono, kiu per sia multnombro da figuroj (prezentadoj de la Lasta Vespermanĝo, de la Krucumado kaj de la Resurekto de Jesuo), pinakloj kaj ornamriparo memoras pri interplektitaj volvokreskaĵoj de arbo. La soklon de la tabernaklodometo subtenas tri figuroj: per la tria Kraft sin eternigis memportrete, la aliaj figuras eble liajn submajstroj, kiuj kunlaboris la verkon. Malgraŭ ĝia filigrana formo kaj la treega difektado de la Laŭrencopreĝejo per bombatakoj dum la Dua Mondmilito la tabernaklodometo povis esti savata el detruo per ĉirkaŭvualo el gipso. Nur la pinto 7 metrojn alta, kiu sin alpremetas al la volbo, estis riparata post la milito.

Alian tabernaklodometon li verkis por la preĝejo Sankta Andreo en Kalchreuth norde de Nurenbergo.

Krom la tabernaklodometo de Sankta Laŭrenco estas nomenda la Schreyer-Landauer-Epitafo ĉe la ekstera muro de la orienta ĥorejo de la preĝejo Sankta Sebaldo en Nurenbergo kiel unu el la plej gravaj verkoj de Adam Kraft. La epitafo donacita de la nurenbergaj patricioj Sebald Schreyer kaj Matthäus Landauer ekestis en la jaroj 1490–92 kaj estas ja iaspeca majstropeco, per kiu li povis sin rekomendi por la tuj poste ekestonta tabernaklodometo en Sankta Laŭrenco. La epitafo konsistas el tri ŝtonreliefoj kunmetitaj laŭ maniero de retablo, kiuj prezentas per preskaŭ pentrisma maniero scenojn el la Pasiono de Kristo.

Grandparto el liaj verkoj troviĝas kiel pruntaĵo en la Ĝermana Nacia Muzeo: Reliefoj de la via crucis ekde la nurenberga burgo al la kvartalo Sankta Johano, reliefo de la iama urba pesejo, Sankta Ana en patrina triopo ktp.

Literaturo redakti

  • Quirin Engasser (eldoninto): Grosse Männer der Weltgeschichte. 1000 Biographien in Wort und Bild. Neuer Kaiser Verlag, Klagenfurt 1987, ISBN 3-7043-3065-5, p. 253.
  • Frank Matthias Kammel (eldoninto): Adam Kraft. Die Beiträge des Kolloquiums im Germanischen Nationalmuseum. Verlag des Germanischen Nationalmuseums, Nurenbergo 2002, ISBN 3-926982-80-2 (Wissenschaftliche Beibände zum Anzeiger des Germanischen Nationalmuseums 20).
  • Heinz Stafski: Die Hausreliefs des Adam Kraft. En: Nürnberger Altstadtberichte. 4, 1979, pj. 31–44.
  • Heinz Stafski: Zwei gerettete Steinbildwerke von Adam Kraft. En: Jahresbericht des Germanischen Nationalmuseums. 93, 1948, pj. 3–6.
  • Erich Steingräber: Die Nürnberger Stadtwaage. Reclam, Stutgarto 1966 (Werkmonographien zur bildenden Kunst in Reclams Universal-Bibliothek, 113; Universal-Bibliothek, 9113).
  • Susanne Wegmann: Der Kreuzweg von Adam Kraft in Nürnberg. Ein Abbild Jerusalems in der Heimat. In: Mitteilungen des Vereins für Geschichte der Stadt Nürnberg. Bd. 84, 1997, pj. 93–117, rete.
  • Gerhard Weilandt: Die Sebalduskirche in Nürnberg. Bild und Gesellschaft im Zeitalter der Gotik und Renaissance. Imhof, Petersberg 2007, ISBN 978-3-86568-125-6 (Studien zur internationalen Architektur- und Kunstgeschichte 47).

Eksteraj ligiloj redakti