Adam Noah LEVINE (n. la 18-an de marto 1979) estas usona kantaŭtoro, vaste konata kiel la ĉefkantisto de la pop-rokmuzika grupo Maroon 5.

Adam Levine
Persona informo
Adam Levine
Naskonomo Adam Noah Levine
Naskiĝo 18-an de marto 1979 (1979-03-18) (45-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Brentwood School • Five Towns College vd
Familio
Edz(in)o Behati Prinsloo vd
Infanoj Dusty Rose Levine • Sumner Levine vd
Profesio
Okupo aktorogitaristokantistokantaŭtoro • televida aktoro • filmaktoro • televida produktoro • komponistomuzikisto vd
Laborkampo muziko vd
Aktiva dum 1994– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Levine naskiĝis kaj kreskis en Los-Anĝeleso, Kalifornio. Li komencis sian muzikan karieron en 1994, kiam li kunfondis alternativan rokmuzikgrupon Kara's Flowers, de kiu li estis la ĉefkantisto kaj gitaristo. Post la komerca fiasko de ilia nura albumo, The Fourth World, la grupo iom malvigliĝis. Poste, li reformis la grupon kaj kvina membro estis aldonita por formi Maroon5 kaj tiam la grupo eldonis sian unuan albumon, Songs About Jane, kiu iĝis populara kaj dise vendata en Usono. Ekde tiam, ili publikigis kvar pliajn albumojn, It Won't Be Soon Before Long (2007), Hands All Over (2010), Overexposed (2012), kaj V (2014). Kiel parto de Maroon 5, li ricevis tri Premiojn Grammy, du Billboard Muzika Premio-n du Usona Muzika Premio-n, MTV Muzikvidea Premio-n kaj Monda Muzika Premio-n.

Ekde 2011, Levine laboris kiel trejnisto en la televida kantokonkurso The Voice de NBC. La venkintoj de la unua kaj kvina sezonoj, Javier Colon kaj Tessanne Chin, estis en lia teamo. En 2012, li debutis kiel ofta rolulo en la horora televidserio American Horror Story: Asylum. Li ankaŭ aperis en la filmo Begin Again.

Kiel entreprenisto, Levine lanĉis sian propran eponiman parfumlinion en 2013. La saman jaron, li kunlaboris kun Kmart kaj ShopYourWay.com por evoluigi sian porviran vest-kolekton. Li ankaŭ posedas muzikeldonejon, 222 Diskojn. En 2013, The Hollywood Reporter raportis ke "fontoj alkutimiĝintaj al liaj multaj komercfaroj" taksis ke Levine gajnas pli ol 35 milionojn da usonaj dolaroj tiujare.