Adamo (Biblio)

laŭ Genezo, la unua homo kreita de Dio

Adamo estis la unua homo, laŭ Judismo, Kristanismo kaj Islamo, kaj laŭ la Bahaa Kredo li estis la unua Profeto de la Profeta aŭ Adama Ciklo kaj Manifestiĝo de Dio, preparante la mondon por la alveno de Bahá'u'lláh. Bahaanoj kredas ke li ne estis la unua fizika homo. Laŭ Spiritismo, Adamo estis unu el tiuj, travivintaj, en iu regiono, kelkajn el la grandaj kataklismoj, kiuj, dum pluraj epokoj, skuegis la supraĵon de la terglobo; tiu homo fariĝis la trunko de unu el la rasoj nun vivantaj sur la Tero.

Fresko de Mikelanĝelo en Vatikano, nome Kreo de Adamo.
Adamo
Biblia persono
"Kreo de Adamo" de Mikelanĝelo
"Kreo de Adamo" de Mikelanĝelo
homa biblia persono • unua homo • mita persono
Kreita de Dio en Islamo
Verko Torao
Perdita Paradizo
Genezo 4
Genezo 5
La Divina Principo
Informoj
Eble sama Adamo en Islamo • Adamo en rabena literaturo • Adam Rishon • homo • Y-chromosomal Adam
Sekso vira
Nacieco Tero
Loĝloko Edena ĝardeno, Tero
Okupo terkultivisto • ĉasisto • ĝardenistoprofeto de Islamo
Patro sen valoro
Patrino sen valoro
Edzo/Edzino EvaLilit
Infanoj KainoHabeloSet • Azura • Awan • Aclima
vdr
"Adamo kaj Eva" de Albrecht Dürer, 1507

Laŭ la Biblio, Dio kreis lin laŭ la bildo de Dio je la sesa tago de Kreo. Adamo loĝis en la paradiza Ĝardeno en Eden kun sia edzino Eva. Kiam li kaj Eva malobeis Dion kaj manĝis la frukton de la arbo de sciado pri bono kaj malbono, Dio elpelis ilin el la ĝardeno.

Inter aliaj, Adamo havis tri filojn: Kaino, Habel kaj Set.

Laŭ kristanismo, la naturo de Adamo estis sendifekta kaj senmorta, sed lia malobeo ruinigis la naturon de homo kaj enkondukis originan pekon, kiun ĉiu homo heredas de li.

Laŭ la hebrea kalendaro, li estis kreita je la 7-a de oktobro 3761 a.K., la unua tago de la hebrea kalendaro. Laŭ la Biblio, li vivis 930 jarojn—t.e., ĝis 2831 a.K..

Adamo vivis 930 jarojn.

La nomo Adamo signifas "homo" en la hebrea, kaj parencas al la vortoj por "sango" kaj "ruĝa tero".

Turklingve, adam - iel trafe - signifas "viron".

Vidu ankaŭ redakti

Proverboj redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri Adamo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Demeti de si la antikvan Adamon. 
  •  
     Komenci de Adamo. 
  •  
     Parenco per Adamo. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.

Eksteraj ligiloj redakti