Adavane, ankaŭ Adavane! kun krisigno, estis interreta bulteno de la Ido-movado de Hispanio de januaro 2004 ĝis januaro 2008, kiam ĝi finiĝis[1]. Ĝi publikiĝis ĉiun duan monaton. Ĝi estis ilustrita kaj la artikoloj redaktitaj de membroj de la Ido-Societo Hispana[2] kaj de aliaj.

Ĝia lasta eldonisto estis Fernando Tejon.

Referencoj redakti

  1. Plusa Ido-revui (ide). Uniono por la Linguo Internaciona Ido. “Adavane . . . Januaro 2008 (numero finala)”.
  2. artikoleto Ido-Societo Hispana en la Ida Vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti