Addu

atolo kaj urbo de la Maldivoj

Addu, maldive ސ. އަތޮޅު, antaŭe ankaŭ konata kiel Seenu, estas la plej suda atolo de la Maldivoj. La atoloj Addu kaj Fuvahmulah, lokita 52 kilometrojn norde de Addu, konsistigas la parton de la Maldivoj en la Suda Hemisfero. La atolo Addu Atoll situas 541 kilometrojn sude de Maleo. Administre, la atolo Addu estas la loko de la samnoma urbo Addu, kutime angle nomata Addu City, unu el la du urboj de Maldivoj. Addu City konsistas el la loĝataj areoj de la atolo Addu, nome la naturaj insuloj de Hulhudhoo, Meedhoo, Maradhoo, Feydhoo kaj Hithadhoo. La urbo konsistas el pluraj distriktoj, kies nomoj tamen ne identas al la insulaj nomoj. Krom la areoj de la urbo, la atolo havas kelkajn neloĝatajn insulojn, inkluzive de la insulo Gan, kie situas la samnoma internacia flughaveno Gan.

Addu
atoll of the Maldives [+]

AkvejoHinda oceano
ArkipelagoMaldivoj

Koordinatoj0° 38′ S, 73° 9′ O (mapo)-0.6333333333333373.15Koordinatoj: 0° 38′ S, 73° 9′ O (mapo)

Areo11,1 km² (1 110 ha) [+]
Nombro de insuloj32
Ĉefa insuloHithadhoo
Loĝantaro33 694 [+] (2013)
HorzonoUTC+05:00 [+]

Addu (Maldivoj)
Addu (Maldivoj)
DEC
Addu
Addu
Map
Addu
Vikimedia Komunejo:  Addu Atoll [+]
vdr
la atolo Addu Atoll vidita el la kosmo. Notu la kontinuan rifon kiu protektas la atolon el okcidento kaj sudokcidento.
serena mateno en Addu