Adelbert von Chamisso

franca-prusa poeto kaj botanikisto (1781–1838)

Adelbert von CHAMISSO, aŭ plennome Louis Charles Adélaide de CHAMISSO DE BONCOURT (naskiĝis la 30-an de januaro 1781 en la kastelo Boncourt en Francio, mortis la 21-an de aŭgusto 1838 en Berlino) estis natursciencisto kaj verkisto.

Adelbert von Chamisso
Persona informo
Louis Charles Adélaïde de Chamissot de Boncourt
Adelbert von Chamisso
Naskonomo Louis Charles Adélaïde de Chamissot de Boncourt
Naskiĝo 30-an de januaro 1781 (1781-01-30)
en Châlons-en-Champagne
Morto 21-an de aŭgusto 1838 (1838-08-21) (57-jaraĝa)
en Germanio
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Friedhof III der Gemeinde Jerusalems- und Neue Kirche vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Frederikstrato vd
Ŝtataneco Reĝlando FrancioReĝlando Prusio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino • Franca Gimnazio de Berlino vd
Subskribo Adelbert von Chamisso
Familio
Gefratoj Hippolyte de Chamisso vd
Edz(in)o Antonie Piaste vd
Profesio
Okupo botanikisto • poeto • filikisto • briofitologo • verkisto • natursciencisto • zoologo • esploristo • kuratoro • botanika kolektisto • oficiro vd
Laborkampo plantosciencozoologio vd
Aktiva en Berlino vd
Aktiva dum 1815–1838 vd
Verkado
Verkoj La mirinda historio de Petro Schlemihl vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la franca revolucio Chamisso kun sia familio elmigris de Francio al Germanio. Post militservo en la prusa armeo li studis zoologion kaj botanikon en Berlino, sed apud tio li daŭre interesiĝis pri filozofio kaj literaturo.

Kiel natursciencisto li de 1815-18 faris ŝipan mondvojaĝon, unu jaron poste li ricevis postenon en la Botanika Ĝardeno de Berlino.

Literaturan famon li akiris pro la rakonto Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte. Krome li verkis vojaĝraportojn, sciencajn traktatojn kaj poemojn, kiuj parte estis muzikigitaj de Robert Schumann. Chamisso perfekte regis la germanan lingvon, kvankam ĝi origine por li estis fremdlingvo.

Verkoj redakti

 
Kovrilpaĝo de La Mirinda Historio de Petro Schlemihl, trad: Eugen Wüster; eld: Ferdinad Hirt, 1922
  • Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte (rakonto, 1814)
  • Gedichte (poemoj, 1831)
  • Reise um die Welt (vojaĝraporto, 1836)
  • Über die Hawai'sche Sprache (scienca traktato, 1837)

Verkoj kiuj aperis en Esperanto redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti