AdenophoreaAphasmidia estis klaso de nematodoj. Ĝi estis plejparte forlasita de moderna taksonomio, ĉar estas fortaj pruvoj ke ĝi estas varia parafiletika kolektaĵo de nerilataj grupiĝoj de nematodoj.[1]

Karakterizaĵoj kiujn oni supozis distingaj por la klaso estas inter alie:

  • Duoblaj sakiĝoj de la kutiklo ("amfidoj") estu ĉiam post la nematoda buŝo, en varia formo.
  • Subhaŭtaj glandoj ekzistu en formo de po unu kerno.
  • Tri korpofinaj glandoj komune malfermante tra ŝpina "ajuto" ekzistu ĉe la vostopinto.
  • Maskloj ĝenerale havu du testikojn.
  • Ĝenerale estu kvin ezofagaj glandoj.

Krom tiuj, estis pliaj postulitaj komunaj karakterizaĵoj.

Aspektas ke kelkaj tiuj trajtoj estas pleziomorfaj, kaj tiel netaŭgaj por juĝi pri interrilatoj.

Referencoj redakti

Referencoj redakti