Adeodato la 2-a

papo de la katolika eklezio

Adeodato la 2-a naskiĝis en Romo kaj mortis la 17-an de junio 676, li elektiĝis papo la 11-an de aprilo 672. Lia latina nomo signifas “donita de dio“.

Adeodato la 2-a
77-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 11-a de aprilo 0672 [#]
ĝis 16-a de junio 0676 [#]
Antaŭulo [#]
Sekvanto [#]
Persona informo
Naskiĝo
en Romo
Morto 17-an de junio 676 (0676-06-17)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ ol li fariĝis papo, li estis monaĥo en la Erasmo-monaĥejo en Romo. Adeodato la 2-a ne multe sin enmiksis en sekularan politikon kaj kontraŭbatalis la monotelitismon. Li impresis per sia boneco kaj grandanimeco.

La katolika memortago estas la 17-a de junio, lia mortotago. Lia tombo troviĝas en la katedralo Sankta Petro.

Vidu ankaŭ redakti

listo de papoj