«Adeste Fideles» (esperante «Venu fideluloj») estas melodia himno uzata en la benado dum Kristnasko en Francio, Hispanio, Portugalio kaj Anglio ekde la fino de la 18-a jarcento. Ĝi estis kantita en la portugala ambasadejo de Londono en 1797, kaj pro tio ĝi ankoraŭ estas nomata en multaj landoj kiel «La portugala himno» (Portuguese Hymn). Vincent Novello, orgenisto de tiu loko, atribuis la plej popularan muzikan version al John Reading, kiu estis orgenisto en la katedralo de Winchester de 1675 al 1781, kaj poste en la Universitato de Winchester. La himno estis komponita en la latina kaj invitas la fidelulojn iri al Betleĥemo kaj adori la ĵusnaskitan Savinton.

Adeste Fideles
kristnaska himno
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro, Johano la 4-a de Portugalio, Bonaventura
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
La unua partituro de «Adeste Fideles»
en la versio de Francis Wade
«Adeste Fideles» en Esperanto:
ADORU 214

La esperantan tekston de ADORU 214 verkis en 1997 la redakta teamo «Kloster Kirchberg», t. e. Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger kiel mozaikon el jam ekzistantaj versioj.

Teksto redakti

latine:

Adeste, fideles, læti triumphantes:
Venite, venite in Bethlehem:
Natum videte, regem Angelorum:

Venite adoremus,
venite adoremus,
venite adoremus Dominum.

En grege relicto, humiles ad cunas
vocati pastores approperant:
Et nos ovanti gradu festinemus:

Aeterni Parentis splendorem aeternum
velatum sub carne videbimus:
Deum infantem, pannis involutum:

Pro nobis egenum et foeno cubantem
piis foveamus amplexibus:
Sic nos amantem quis non redamaret?

esperante: ADORU 214

Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj,
ho venu, ho venu al Betleĥem’.
Vidu naskitan reĝon de l’ anĝeloj.

Alkuru, ni adoru,
alkuru, ni adoru,
alkuru, ni adoru la reĝon de glor’.

Li, Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
kaj tamen naskita el virgulin’.
Jen Dio vera, Die generita!

Vi, aroj anĝelaj, ĥoroj de l’ sanktuloj,
jubile ekkantu, laŭdante Lin:
«Gloro al Dio en supera alto!»

Do ame ni danku al la Dia bebo,
pro kies naskiĝo solenas ni.
Vorto eterna nun fariĝis karno.

Laŭvorta traduko:

Venu, fideluloj, gajaj, triumfantaj, venu, venu al Betleĥemo. Vidu la naskitan reĝon de la anĝeloj.

Venu, ni adoru … la Sinjoron.

Vidu, forlasinte la gregon, humilaj al la lulilo la vokitaj paŝtistoj rapide alproksimiĝas. Ankaŭ ni rapidu per jubila paŝo.

La brilon eternan de la Eterna Patro ni vidos vualitan sub la karno, la Di-Infanon, envolvitan en vindoj.

Lin, por ni malriĉan kaj kuŝantan sur fojno, ni varmigu per piaj brakumoj. Lin, kiu tiel nin amas, kiu ne re-amus lin?