La Adiĝo (itale Adige; germane Etsch; ladine Adesc; latine Athesis) estas rivero kun ĝia fonto en la Alpa regiono de Sudtirolo proksime de la itala limo kun Aŭstrio kaj Svislando. Je 410 kilometroj en longo, ĝi estas la dua plej longa rivero en Italio, post rivero Pado kiu longas 652 kilometrojn.

Adiĝo

itale Adige

germane Etsch

Rivero Adiĝo en Verono
rivero
Bazaj informoj
Situo Italio
Longeco 415 km
Fluo
Fonto Reschenpasejo
- Alteco super marnivelo 1 550 m
- Koordinatoj 46° 50′ 7″ N, 10° 30′ 53″ O (mapo)46.83527777777810.514722222222
Enfluejo Adriatiko
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 45° 9′ 35″ N, 12° 19′ 52″ O (mapo)45.15972222222212.331111111111
Altecodiferenco 1 550 m
Geografio
Mapo de rivero Adiĝo
Mapo de rivero Adiĝo
Map
Adiĝo
vdr

Fizika geografio redakti

La akvokolekta areo de Adiĝo ampleksas 12.000 km². De tiuj 7.200 km² troviĝas en la provinco Bolzano-Bozen ene de kiu la rivero longas 140 km (1/3 de la tuta longo).

Fonto redakti

La riverfontoj troviĝas je altitudo de 1504 m proksime al la Reschenpasejo kiu kunligas Italion kaj Aŭstrion. Tuj post la fonto la rivero fluas tra la artefarita alpa lago Reschen. La lago estas konata pro la preĝeja turo kiu markas la lokon de la antaŭa vilaĝo de Alt Graun (Malnova Graun); ĝi estis evakuita kaj inundita en 1953 post la digo enfermante la fontojn estis finita.

Venosta Valo redakti

La Valo inter la Reschenpasejo kaj Merano nomiĝas Venosta Valo (Vinschgau). Tuj post la fonta lago la Adiĝo rapide malsupren fluas en suda direkto ĝis ĉ. 900 metroj de altitudo. Proksime de Glurns, enfluas la rivero Rom devenante de la svisa Val Müstair. De tie la Adiĝo fluas orienten, ĝis Merano, kie enfluas la rivero Passer (294 m). Inter la fonto kaj Merano pluraj hidroelektraj centraloj utiligas la energion de la akvo por produktado de elektra energio.

Adiĝa Valo redakti

Ek de Merano la Adiĝo malsuprenfluas pli malrapide kaj la valo estas plejparte pli larĝa. Ĝi direktiĝas pli malpli en suda direkto. Apud Bolzano enfluas la rivero Eisack.

Tuj post Salorno, kie la valo malvastiĝas, la rivero forlasas Sudtirolon, kaj enfluas Trentinon. Proksime de Trento, la Avisio, Noce, kaj Fersina riveroj enfluas. Sude de Rovereto la Adiĝo estas ligita per artefaritaj subtera kanalo al Garda-Lago por inundopreventado. Ĉe la limo inter Trentin kaj Veneto la Adiĝo trafluas la kluzon de Verono (59 m) kaj eniras la Padan Ebenaĵon.

Ebena parto redakti

La Adiĝo trafluas la urbon Verono kaj poste ĝi fluas malrapide en unue sudorienta, kaj fine orienta direkto tra la Pada Ebenaĵo. Post Legnago ĝi disiras en pliaj branĉoj (la plej grava branĉo atingas larĝon egala al 260 m) kiuj fluas en la Adriatikon en proksimeco de la urbo Chioggia.

 
Adiĝa valo, vido de Salorno norden