La Adigea lingvo (memnomo Адыгэ, prononcu: Adige; ISO-kodo: ady) estas parolata en Adigeio (respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio) kaj en apudaj lokoj de Krasnodara regiono. Ĝi estas dua oficiala lingvo en Adigeio, apud la rusa.

Adigea lingvo
lingvo • moderna lingvo
Circassian
Parolantoj 575 900
Skribo cirila alfabeto, Adyghe alphabet, araba skribo
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ady
  Glottolog adyg1241
Angla nomo Adyghe
Franca nomo adyguéen
vdr

La adigea lingvo apartenas al la adigea subgrupo de abĥaz-adigeaj lingvoj. Kiel en ĉiuj lingvoj de tiu grupo, en ĝi multas konsonantaj fonemoj: de 50 ĝis 60 en diversaj dialektoj.

La lingvo estas foje traktata kiel varianto de la ĉerkesa lingvo.

Disvastiĝo redakti

Ekzistas ĉirkaŭ 128.000 denaskaj parolantoj en Rusio hodiaŭ. Tutmonde estas ĉirkaŭ 500.000 parolantoj. Multaj adigeoj fuĝis al Turkio kaj Mezoriento post la adigea genocido . La plej granda komunumo situas en Turkio. La lingvo havas oficialan statuson en Adigeio, kvankam praktike nur la rusa estas uzata tie kiel oficiala lingvo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti