Adiro (ruse а́канье [Akanje]) estas termino por priskribi en la rusa lingvo nedistingeblon de /a/ kaj /o/ en neakcentitaj pozicioj. Neakcentitaj aperoj de /o/ estas prononcataj kiel alofonoj de /a/ — ekzemple, en la vorto молоко (ĉiuj tri literoj estas „o“) la prononco estas [məlʌ'ko] (laŭ IFA).

Cirila A

Krom la sudaj kaj mezaj dialektoj de la rusa lingvo,[1] adiro estas specifa por la belorusa lingvo, en kiu ĝi estas ankaŭ fiksata skribe, kontraste al la rusa. Adiro renkonteblas en dialektoj de la bulgara: ekzemple, en la dialekto de Zlatograd (nur en antaŭakcentita silabo: ag'niŝte anstataŭ og'niŝte, da'bre anstataŭ do'bre ktp.).

Komencantaj lernantoj de la rusa estas ofte mirigitaj de adiro, kiu malhelpas lerni skriban formon de multaj vortoj. Ĝenerale la rusa skribsistemo estas fonema kaj morfofonema, kaj adiro krude rompas regulecon de tiu sistemo. Hezitemo inter а kaj о en neakcentitaj pozicioj konsistigas oftan problemon de lernejanoj en ruslingvaj mezlernejoj. Tiun problemon preskaŭ ne havas loĝantoj de kelkaj nordaj regionoj (Arĥangelska, Vologda kaj aliaj provincoj), kie nordaj dialektoj kun odiro ankoraŭ konserviĝis, — ili povas skribi tiel, kiel ili fakte prononcas en ĉiutaga vivo.

Vaste disvastiĝinta (kaj norma en literatura lingvo: en televido, radio ktp.) adiro kaŭzas por ruslingvanoj problemojn ankaŭ dum lernado de Esperanto. Neakcentita -o en radikoj kaj finaĵoj de Esperantaj vortoj tre ofte sonas kiel variaĵo de /a/, eĉ en parolo de spertaj rusaj esperantistoj (eĉ ekzistas pri tio popularaj en Esperanta medio mokŝercoj pri rusoj: „banege!“ ka.).

Krom nedistingo de neakcentitaj /a/ kaj /o/ la sudaj kaj mezaj dialektoj de la rusa ne distingas neakcentitajn /i/ kaj /e/ (tamen ne tiel en peterburga prononca normo).

Historio kaj kaŭzoj redakti

Laŭ pli multaj pritaksoj adiro aperis en la rusa ne pli frue ol en la 14-a jarcento: ĝuste en tiu jarcento aperas unuaj misskriboj de "o" kaj "a" en skribitaj dokumentoj. Aliaj sciencistoj (kiel A. Ŝaĥmatov) opinias, ke la fenomeno estas eĉ pli frua: ĝi ne aperadis en skribaj tekstoj nur pro neapero de tiaj tekstoj en adiraj regionoj de slavlingva teritorio.

Apero de adiro povis esti influo de ugro-finnaj lingvoj, kun kies parolantoj praaj rusoj multe kaj proksime kontaktis ĉe la bordoj de Volgo kaj en aliaj regionoj.

Aŭskultu:   La familia nomo Dostojevskij estas fakte prononcata adire, kiel /dastajefskij/

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti