Administracia juĝistaro en Pollando

En Pollando la administracia juĝistaro konsistas el:

  • la Supera Administracia Kortumo (pole Naczelny Sąd Administracyjny);
  • 16 administraciaj tribunaloj (ekde la 1-a de januaro 2004).
la Supera Administracia Kortumo de Pollando en Varsovio

La Supera Kortumo nun verdiktas apelacie (anstataŭe unua- kaj lastinstance pasintatempe).

La administracia juĝistaro povas verdikti pri administraciaj aktoj kaj pri senagado de administracio. Ĝi povas nuligi la kontraŭleĝajn aktojn kaj ordoni agon al la administracio (okaze de ties senagado).

La reformo de 2004 ankaŭ kreis ĉe la novaj administraciaj tribunaloj proceduron de perado kaj plisimpligitan proceduron nepublikan (laŭkaze).

La Supera Administracia Kortumo solvas la kompetento-konfliktojn inter la lokaj kolektivoj kaj la lokaj registaraj organoj. Ĝi ankaŭ povas alpreni rezoluciojn por klarigi la aplikendajn regulojn okaze de diverĝa jurisprudenco de la administraciaj tribunaloj.