Adolf Holzhaus

germana historiisto

Adolf HOLZHAUS (naskiĝis 1892 - mortis la 9-an de junio 1982 en Columbus, Usono) estis esperantisto, zamenhofologo kaj historiisto de la Esperanto-movado. Dum ĉ. 25 jaroj, inter 1959 kaj ĉ. 1985 li elstaris per studoj pri la vivo de L.L. Zamenhof kaj lia familio, kaj pri la biografioj de fruaj Esperanto-pioniroj, ekzemple de Wilhelm Heinrich Trompeter k.a. Surbaze de siaj vastaj lingvo-konoj de la rusa, hebrea, jida, germana kaj aliaj lingvoj li preparis fruajn dokumentojn el la historio de Esperanto por publikigo aŭ redaktoris ilin, ekzemple pri la Zamenhofa hilelismo, lia "Provo de gramatiko de novjuda lingvo kaj alvoko al la juda intelektularo" k.a.

Cele al aktualigo kaj kompletigo de Enciklopedio de Esperanto (1934) Holzhaus verkis Vivokuroj de esperantistoj, kiu restis neeldonita, sed estas konsultebla en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW).

Verkoj (elektaĵo) redakti

  •  
    Kovrilpaĝo de Holzhaus: Zamenhof Leteroj; 1975
    Doktoro kaj lingvo Esperanto (1969), eldonis Fondumo Esperanto-säätiö (FES).
  • Wilhelm Heinrich Trompeter (1971/1973), biografio de la unua mecenato de Esperanto, eld. Esperanto-Ligo en Israelo 1971, 2-a eld. 1973.
  • Granda Galerio Zamenhofa 1 (1973). Helsinki, Fondumo Esperanto-säätiö 1973 (kolekto de 952 fotoj pri L.L. Zamenhof kaj ties familio kun klarigoj). Boris Kolker juĝis je 2004-04-16: "Valorega kolekto, kiun eldonigis la kompilinto per sia modesta pensio. Alte rekomendinda.".
  • Zamenhof (1975), leteroj. Helsinki: Fondumo Esperanto-säätiö 1975.
  • Granda Galerio Zamenhofa 2 (1978). Helsinki: Fondumo Esperanto 1978.

Tradukoj (elekto) redakti

Bibliografio redakti

  • Revuo Esperanto, oktobro 1982, p. 176
  • Revuo Esperanto, novembro 1982, p. 190

Eksteraj ligiloj redakti

Libroj Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Adolf Holzhaus en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

Artikoloj de kaj pri Adolf Holzhaus en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)