Adolf Meyer (naskiĝis la 13-an de septembro 1866 en Niederweningen, Kantono Zuriko, Svislando, mortis la 17-an de marto 1950 en Baltimoro, Usono) estis svisdevena psikiatro.

Adolf Meyer
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1866 (1866-09-13)
en Niederweningen
Morto 17-an de marto 1950 (1950-03-17) (83-jaraĝa)
en Baltimore
Tombo Druid Ridge Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoSvislando
Alma mater Universitato de Zuriko
Okupo
Okupo psikiatro • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Meyer studis en universitatoj de Svislando, Francio, Britio kaj Germanio, en 1892 elmigris al Usono kaj tie studis neŭroanatomion kaj neŭrofiziologion. Ekde 1904 ĝis 1909, li instruis psikiatrion en la medicina lernejo de la Universitato Cornell, de Nov-Jorko kaj ekde 1910, en la psikiatra kliniko de la Universitato Johns Hopkins. Li estas bone konata pro enkonduko de la termino "mensa higieno", komprenata kiel la eblo atingi kaj teni mensan sanon.

Pro la kontribuoj al la okup-pensado oni konsideras lin kiel patro de la okup-terapio. Li kredis ke la homoj povas suferi influojn en la sanstato per uzo de la manoj.

Verkaĵoj redakti

Inter liaj plej elstaraj verkaĵoj troviĝas Collected Papers, 4 vol. (1950-52) kaj Psichobiology (1957).